
Propono: kreado de programaro
PIV deklaras softvaro vorto evitinda kaj rekomendas programaro.

Mi ne konsentas: Softvaro estas alia afero. Programaro estas aro da programoj, kiuj eble ne rilatas al softvaro. Ekzemple, TV programaro, teatro programaro ktp. Por eviti konfuzon mi uzas softvaron.

Tio ĉi levas interesan demandon. Ĉu ĉiu uzanto de Tatoeba rajtas uzi siajn proprajn preferojn, aŭ ĉu ni rekonas iujn normojn, ekzemple PIV aŭ PMEG, kiel ankaŭ la germanoj rekonas sian Duden, la nederlandanoj sian Van Dale? Mi opinias, ke ankaŭ la Esperanto-parolantoj en Tatoeba devas sekvi siajn normverkojn.

Mi akordas PaulP kaj al_ex_an_der pri la graveco de normverkoj kiel PIV kaj PMEG; ili akordas la famajn Fundamentojn kaj la decidojn de la Akademio de Esperanto. Krome, pri komputiloj, oni havas la Komputeko de Yves Nevelsteen; vidu <http://vikio.ikso.net/Projektoj/Komputeko>. Ĉi tiu fonto rekomendas la uzon de "programaro" prefere ol la evitinda "softvaro" kaj "duonkonduktilo" anstataŭ la malliteruma "duonkondukilo". Aldone, ĝi havas liston de "Neologismoj, nenecesaĵoj kaj oftaj eraroj", en kiu la unuan oni malkonsilas kaj la duan termino(j) oni preferas
• ne alkroĉaĵo sed aldonaĵo aŭ kunsendaĵo
• ne asemblero sed asemblilo
• ne datenoj sed datumoj
• ne datenbazo sed datumbazo
• ne diĝita aŭ diĝitala sed cifereca
• ne emajlo sed retpoŝto aŭ retmesaĝo
• ne fajlo sed dosiero
• ne hardvaro sed aparataro
• ne karaktro sed signo
• ne komputero sed komputilo
• ne paragrafo sed alineo
• ne softvaro sed programaro
• ne storo sed memoro aŭ memorilo
• ne stori sed enmemorigi
• ne savi sed konservi
• ne "uzula" sed "de uzanto"

@PaulP,
Softvaro estas vorto konata kaj klara. PIV ne sugestas ke la vorto ne ekzistas.

Ne, PIV ne diras, ke ĝi ne ekzistas. Ĉu mi asertis tion? Ĝi diras, ke ĝi estas evitinda.

Alia ideo: molvaro (mola = soft, varo = ware). Kiel mi jam diris, oni eraras pri la vorto programaro, ĉar ĝi ne nur rilatas al maŝinprogramado, sed tro ofte rilatas al homemprogramado. Pro tio, ĝi ne taŭgas en la konteksto de tiu ĉi frazo, ĉar la konstruado de duonkondukiloj ne similas al skribado de teatroprogramado.

La angla koncepto "to write software" estas en Esperanto kutime esprimata per "krei", do prefere
skribado > kreado

+1
Do, la skribado de softvaro. --> la kreado de programaro.

Eble "programoj" pli taŭgas ol "programaro", ĉar ĉi tio ne temas pri kreado de aro de programoj.
Laŭ PIV:
programaro - Tuto de la programoj, uzataj en komputila sistemo.
Kvankam ĝi verŝajne povas signifi ankaŭ pli malgranda aro de programoj, kiel ekzemple oficeja programaro (office suite).
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by fekundulo, June 2, 2014
edited by fekundulo, September 12, 2014
edited by al_ex_an_der, October 24, 2014
linked by al_ex_an_der, October 24, 2014