
"Dolori" ne estas transitiva, ĉu? Mi sugestas: Mia dorso daŭre doloras.

Mi tute ne konsentas kun vi. Dolori estas ja transitiva.
Memoru pri Mazi en Gondolando : Kio doloras vin ; la kapo doloras min.
http://vortaro.net/#dolori

Mia dio... do jam kvindek jarojn mi erare uzas tiun verbon ... [#1030937]

Eble konsolos vin la fakto, ke ankaŭ mi multajn jarojn ne sciis pri la transitiveco de tiu verbo. Feliĉe mi poste iĝis entuziasma uzanto de PIV — kaj tio helpas. :D

Momenteton Paul! "Jam kvindek jarojn", vi skribis; ĉu vi do estas denaska esperantisto? ;-)

Mi estas pli aĝa ol vi kredas, junulo ;-) Sed dankon pro via konsolo!

Ankaŭ mi ne kredis komence je la transitiveco de dolori:)
Poste eldoniĝis "Mazi", kiu malkovrigis al mi la transitivecon.
Ŝajnas, ke unu el la malfacilaĵoj de epo estas precize la transitiveco de kelkaj verboj.
Mankas verko, kiu pritraktu tion. Kuraĝuloj sin anoncu!
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1012902
added by nimfeo, July 1, 2014
linked by nimfeo, July 1, 2014
linked by gmed, July 1, 2014