
Kvankam mi ne scias, kiel precize klarigi la kaŭzon, mi sentas, ke ĉi tie estu
> sentis
(supozeble, ĉar "estis" esprimas fakton).

Mi konas nek "lin", nek lian senton, nek la cirkonstancojn.
Se li sentis tiun emocion en la momento, kiam oni priskribis ĝin, la frazo estas ĝusta. Se la priskribo okazis post tiu momento, via propono ĝustas.
Ni povus aldoni la mankantan eblon... aŭ la du mankantajn eblojn.
"Li" elektu la ĝustan :-)

Eble la ĝusta elekto dependas de "ŝi" :-)

Mi opinias alie. Ĉi tie kuniĝas la du ideoj: Li ne sentis emocion. Tiel ne estis.
Per aliaj vortoj: Ne estis tiel, ke li sentis emocion.
Nia hejma tasko estu trovi konvinkajn ekzemplojn kaj klarigojn. ☺

Fakte "ne estis tiel, ke ..." estas nur negado, ĉu ne?
Kial do ne simple "Li sentis nenian emocion, kiu similus amon al ŝi."
Ĉu vi konsentus, se mi tiel ŝanĝus la frazon?

Unue mi transdonas la solvon de mia malgranda hejma tasko. ☺
"Ne estis tiel, ke Helmuto ne sciis fremdan lingvon."
Pejno Simono: La lernemulo, en MONATO http://www.esperanto.be/fel/mon/006329.html
"Ĝis nun kutime estis tiel, ke en IJK oni elektadis novan estraron …"
Łukasz Żebrowsk, Kalle Kniivilä: intervjuo en Libera Folio
http://www.liberafolio.org/2013...fini-membrecon

Fakte "ne estis tiel, ke ..." estas nur negado, ĉu ne?
Mi kredas, ke via analizo estas prava kaj konvinka
Kial do ne simple "Li sentis nenian emocion, kiu similus amon al ŝi."
Oni povus riproĉi vin pro evitemo. Sed pli seriozan kialon mi ne trovis. Do mi konsentus, se vi tiel ŝanĝus la frazon. ☺ Mia preferaĵo estas "Li sentis nenian emocion similantan amon al ŝi.", ĉar mi ne vidas motivon por uzi us-modon, sed mi ne emas insisti pri tiu ĉi propono.

Pri la rezulto de via "hejmtasketo":
Min tute ne mirigus, se oni uzus la prezencon post "ke" en tiuj frazoj:
"Ne estis tiel, ke Helmuto ne scias fremdan lingvon." ... almenaŭ se Helmuto intertempe ne forgesis ĉiujn fremdajn lingvojn...
"Ĝis nun kutime estis tiel, ke en IJK oni elektadas novan estraron …" ne ĝenus min.
Oni prave rajtas diri pri mi, ke mi provas eviti iujn aferojn. Mi efektive evitas akcidentojn, malsanojn, ... Tio eĉ estis grava parto de miaj taskoj en mia profesia vivo. :-)
Via propono ŝajnas al mi bonega. Permesu min tuj danke uzi ĝin.

Ŝanĝinte la frazon, mi sentas emocion similantan admiron al nia kara lingvo.
:-)

Post klaketo sur koreto ♥ via frazo estas nun unu el la frazoj plej ŝatataj de mi. ☺
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3148035
added by GrizaLeono, July 3, 2014
edited by PaulP, July 10, 2014
edited by GrizaLeono, July 11, 2014