
*"Ekkompari sin kun jam sukcesintoj"
Estante adverbo "jam" ne povas rekte rilati al substantivo. Ĝi do rilatas al "ekkompari" — ĉu laŭ intenco?
Mi kredas, ke "jam" eĉ ne necesas, ĉar "-int- " en "sukcesintoj" esprimas la samon.
Alia eblo estas skribi "jamaj sukcesintoj" aŭ "jam sukces(int)aj homoj". La lasta solvo ŝajnas al mi preferinda.

Mi konsentas kun vi kaj danke akceptas vian proponon.

Saluton!
Ekkompari -> kompari ?
Ĉu senkuraĝigas nur komenco de la kompar(ad)o?

Al Soweli_Elepanto:
Strange, ĉu ne? Sed en ĉiu alia lingvo, kiun mi komprenas, estas tiu "komenco". Mi ja emas forigi tiun "ek".
Kion opinias Alexander pri "Kompari sin kun sukcesintaj homoj estas ege senkuraĝige."?
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1853083
added by GrizaLeono, July 17, 2014
linked by sacredceltic, July 17, 2014
edited by GrizaLeono, July 17, 2014
linked by soweli_Elepanto, July 19, 2014