
Mi dankas pro la interesa informo. Vi kaj Tatoebo plivastigas miajn sciojn. ☺

Ne dankinde. Vi meritas ĝin.

Ĉu prefere Tatoeba, Tatoebo aŭ Tatoebao?

Tio estas interesa demando. ☺ Ni rigardu unu post la alia!
1. Tatoeba
"Tatoeba" estas nomo. Vi rajtas uzi en Esperanto nomon en sia originala formo.
Se ni uzas nomon ofte, ni rajtas esperantigi ĝian formon.
Ne ekzistas iu regulo, kiu diras, ke ni ŝanĝu la lastan vokalon kaj uzu
2. "Tatoebo"
aŭ aldonu "o" post "Tatoeba" kaj uzu
3. "Tatoebao".
Do ĉiuj tri formoj estas uzeblaj. Se okazas, ke unu vortoformo iĝas ĝenerale preferata kaj uzata de multaj homoj, tiam oni kompreneble uzu tiun por atingi unuecan uzon. Sed ŝajnas, ke tio ankoraŭ ne okazis.
Resume: Uzu tiun, kiun VI preferas. (Vivu la demokratio! ☺)
Mi mem preferas "Tatoebo", ĉar ĝi estas malpli longa kaj pli facile glitas trans mia lango ol "Tatoebao".

Eble mi uzos Tatoebo (nomo) kaj Tatoeba (adjektivo)... ☺
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by carlosalberto, July 18, 2014