
ĉu eble: teatreca
http://www.majstro.com/dictiona...glish/teatreca
https://www.google.com/search?q...reca%22+kaj+la

Ankaŭ "teatreca" estas uzebla, sed ne devige.
Kion tiu ĉi esperantlingvafrazo diras, estas:
La rakonta strukturo estas la sama, kiun oni aplikas en teatro; ĝi estas teatra.
Mi uzus "teatreca", se mi volus esprimi, ke la rakonto kreas impreson de teatra agado.
Ambaŭ ideoj estas proksimaj, tamen distingeblaj.
Ĉar la esperantlingva frazo estas la originala, eblas demandi, ĉu la germana kaj aliaj tradukoj estas taŭgaj. La germana vorto "theatralisch" havas du signifojn:
1. das Theater, die Schauspielkunst betreffend (rilata al teatro, teatra arto)
2. in seinem Gehaben, seinen Äußerungen gespreizt-feierlich, pathetisch (laŭ konduto kaj esprimado bombaste solena, patosa)
(Konata ekzemplo por la unua signifo estas "Wilhelm Meisters theatralische Sendung", la titolo de romano de Goethe.)
Do la germanan vorton "theatralisch" oni povas, depende de la kunteksto kaj dirintenco, traduki per aŭ "teatra" aŭ "teatreca".
Cetere estas interese, ke PIV ne difinas "teatreca", dum ĝi difinas "teatra" per
1 Rilata al la materiala teatro: teatra domo, kostumaro, dekoracio.
2 Rilata al la prezentado de teatraĵoj: doni teatran prezentadon de iuj dramoj en E.Z; la teatra perspektivo; la teatraj postuloj, konvencioj.
3 (f) Konvena al aktoro, antaŭkalkulita por fari efekton: teatra patoso, tono; teatraj gestoj, manierojZ.
[f = figurasence]
Konkludeblas, ke laŭ PIV la sufikso "ec" ne estas necesa.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by al_ex_an_der, July 19, 2014
linked by al_ex_an_der, July 19, 2014
linked by al_ex_an_der, July 20, 2014