
laŭ PIV (http://vortaro.net/#kontribui) kontribui ne havas rektan objekton.
> kontribuis per pli ol 35000 frazoj

kaj laŭ Reta Vortaro, oni povas skribi kaj
"kontribui belan eron" kaj "kontribui per
bela ero"
http://www.reta-vortaro.de/revo...html#kontri.0i

Eble la PIV eraras au ne estas plena (nur IV).

+ Esperanto (majuskle)

Krome, oni rajtas anstataui akuzativon por prepozicio, legu http://bertilow.com/pmeg/aldono...ramatiko.html: – El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la patron” (anstataŭ “obei je la patro”).
Ankau tie:
http://www.esperanto.mv.ru/Seppik/lec11.html
(artikolo 76).

Mi samopinias kun Fekundulo. Mi memoras el mia lernolibro de Esperanto, ke la aŭtoro skribis, ke en iuj lingvoj iuj verboj postulas prepozicion, dum aliaj postulas iun kazon, sed ke la genieco de Esperanto konsistas el tio, ke oni ĉiam povas elekti ambaŭ. Kompreneble iuj formoj estas pli oftaj ol aliaj, sed mi certe ne konsideras "kontribui ion" erara.

> Eble la PIV eraras au ne estas plena (nur IV).
Ne, verŝajne la aŭtoro de Plena Ilustrita Vortaro decidis
forigi la transitivecon de "kontribui" por akordigi la
vorton kun la franca "contribuer".
La PIVa "kontribui" estas kopio de la versio en Plena Vortaro,
sed sen la transitiva ekzemplo.
http://www.larousse.fr/dictionn...ntribuer/18921
گالد ئے نبشت
لیسن: CC BY 2.0 FRلاگ
اے گالِد بُندَری یے ءُ چہ رجانک ءَ زیرگ نہ بیتگ۔
ءِ گیش کرتگینfekundulo،July 24, 2014
ءَ رِدگ کتگ fekundulo،August 14, 2014
ءِ کڑی کرتگینRovo،August 17, 2014