
Malfacila frazo! Mi sugestas iom reformuli jene:
Estis jam malfrue matene, kiam grandaĝa viro, kies korbo pendanta de lia mano komprenigis, ke li sin direktas al la bazaro, malrapide trairis sunan vastan placon.

Aŭ ĉi tiel:
Estis jam malfrua mateno, kiam la sunan vastan placon malrapide trairis viro kun granda aĝo. La korbo pendanta de lia mano komprenigis, ke li sin direktas al la bazaro

Cetere tio estas bela komenco de romano! Ĉu vi verkos ĝin, kara Carlos Alberto? ☺

Jes, Alex, via frazo certe estas multe pli bona, sed pli for de la originala strukturo. Jen ofte mia cerbumo: ĉu - en la limoj de la gramatiko - krei kiel eble plej precizan tradukon, aŭ kiel eble plej fluan, kutiman, belan?

La romano estas jam skribita. Tio estas Paŭlo kaj Stefano, de Francisco Cândido Xavier (mediumo), diktita de la spirito Emmanuel. El la portugala lingvo tradukis L. C. Porto Carreiro Neto.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by carlosalberto, July 25, 2014
edited by carlosalberto, July 25, 2014