
Proverb?

Mi ne scias. Certe ĝi aspektas proverbeca.
Sed se konsideri la francan frazon, de kiu mi tradukis ĉi-frazon, neniu mencio aperas.

Cxu "la kokinoj" estas alparolo?

Mi ne komprenis vian demandon. Ĉu vi celas: "Ĉu la kokinoj parolas?"

Ne, alparolo estas tio:
"Kokinoj, ne kantu ..."
"La kokinoj" estas la subjekto de la frazo.

Ĝi pli malpli signifas: "La kokinoj ne devas kanti..." (la -u finaĵo anstataŭas la verbon "devas")

Angla traduko: (The) hens* shouldn't sing louder than the cock.
*(or chickens)

Jes, mi signifis kion Alexander diris.
Se "la kokinoj" estas subjekto, kial "la kokinoj ne kantu", ne "la kokinoj ne kantas"?

Ĉar "kantu" entenas ideon de devo, deziro, ordono.
Se vi diras "La kokinoj ne kantas", vi simple konstatas tion.
Se vi dioras "La kokinoj ne kantu", vi esprimas la fortan volon, ke ili ne kantU pli laŭte ol la virkokoj.

Dankon, mi ne sciis tion gramatikan regulon en Esperanto.

Ekzemplo:
"Стой, где стоишь!"
"Staru, kie vi staras!" aŭ "Vi staru, kie vi staras!"
"Vi staru" estas esprimo de deziro/peto/ordono (imperativo)
"Vi staras" estas priskribo de fakto (indikativo)

@ Selena
Mi devas modifi mian klarigon:
Anstataŭ "La kokinoj ne devas kanti" vi devas legi (vi kegu) -> "La kokinoj devas ne kanti", ĉar la "ne" rilatas al kanti.
Mi pardonpetas pro tiu mallerta klarigo.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2491278
added by nimfeo, August 30, 2014
linked by nimfeo, August 30, 2014