
Mi pensis pri tio, sed mi trovis la tradukon iel tro laŭlitera. Konsultinte PIV-on, mi trovis la esprimon "doni esperon". Fakte, ĉu la ĝenerala senco de la frazo multe malsimilas? Bonvolu doni al mi vian opinion.
Dankon pro la atentigo!

Viaj komentoj scivoligis min. Unue: kio estas la preciza signifo de "doni grandajn esperojn", esprimo, registrita en PIV? Pere de "Tekstaro de Esperanto" mi trovis la kuntekston (en zamenhofa traduko de "La revizoro"):
"Mi eĉ ne maltrankviligus vin, sed estas domaĝe pro liaj kapabloj. La bubo estas tia ... li donas grandajn esperojn: parkere li rakontas diversajn versaĵojn, kaj se li ie trovas tranĉileton, li tuj faras malgrandan droŝketon tiel arte, kiel artifikisto."
La situacio do estas alia ol tiu en la tatoeba frazo.
Same estas en la dua piva ekzemplo
"mi ne povas doni al vi la plej malgrandan esperon ricevi lokon".
Mi konfesas, ke la solvo kun "fari" ne entuziasmigas min. En Tekstaro troveblas unu ekzemplo de la aŭtoro Stellan Engholm: " ... ne faris al si esperojn".
En Tatoeba mi trovis:
"Li flegas belajn esperojn."
"Longan tempon mi nutris esperojn ..."
"Ne kreskigu troigitajn esperojn!"
"Ne nutru tro grandajn esperojn."
"... ne ... bildigu al vi falsajn esperojn."
"Tom nutris en si la esperon gajni la unuan premion."
En la reto mi trovis ankaŭ "dorloti esperojn"
kaj la freŝige simplan esprimon
"ne havu tro da esperoj".
Post tiu trarigardo mi emas preferi
"Ne nutru (en vi) tro da esperoj"
"Ne havu tro da esperoj"
kaj demandas, ĉu eblas ankaŭ
"Ne esperu tro (multe)".
Nun mi scivolas pri la daŭrigo de la diskuto. ☺

Dankon Aleksandro pro tiuj pripensigaj klarigoj. Fakte la verboj nutri, flegi kaj dorloti estas bone elvokivaj al mi.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1575029
added by nimfeo, September 10, 2014
linked by nimfeo, September 10, 2014
edited by nimfeo, September 10, 2014
linked by al_ex_an_der, September 10, 2014
linked by al_ex_an_der, September 10, 2014