
traumis aŭ traŭmis?

Ŝi ne estis traŭmatizita,
ne baŭmis, ne ŝaumis,
sed fakte Maria ja zumis
kaj sian saketon traumis.

"tra-um-i", jen bela vorto!
"Traŭmi" estus neoficiala, ne-PIVa inventaĵo.

Oni ja povus kredi, ke en ŝia mansako estas truo, tra kiu ŝi pasigas sian manon, kaj kompreneble ne trovas tion, kion ŝi serĉas. ;-)
Verŝajne tial ŝi en alia frazo traumas la enhavon de sia mansako, tamen sen trovi, kion ŝi serĉas. :-)

Kara Leono,
nur inter ni: vi certe scias, kiom da (gravaj kaj utilaj) aĵoj virino tenas en sia mansaketo.
Trovi ion tie ne ĉiam estas facile. Oft necesas iom da (fingr)umado, ĉu ne?
Ĉar um- estas sen difinita signifo, oni povas kompreni traumi laŭ pli ol unu maniero. Sed Zamenhof instruis al ni esti kuraĝaj kaj fidi al la intelekto de niaj legantoj. ☺
Bonan tatoebumadon deziras al vi
Alexander
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2476523
added by al_ex_an_der, September 13, 2014
linked by al_ex_an_der, September 13, 2014
linked by al_ex_an_der, September 13, 2014
linked by fekundulo, September 14, 2014