
postuli? Hum.. Ĉu pli bone peti?

Ĉu estas > Ĉu tio estas

Ĉu estas tro (predikato) postuli de vi (subjekto en verba formo)?
Do regule, miaopinie

Ankaŭ tia frazo estas ebla, sed ĝi bezonas objekton.
(Se mi ne ekscias, kion oni postulas, la frazo nenion diras al mi.)
Ĉu estas tro postuli de vi tion?
Sigifo: Ĉu postuli de vi tion estas (postuli) tro (multe)?
Resume: Kun aldono de "tion" via propono plaĉas al mi. Ŝovi la subjektan grupon antaŭen povas esti avantaĝe. "Ĉu postuli de vi tion estas tro?" ŝajnas al mi sufiĉe klara vortigo.

La predikato (t.e. la verbo) estas "esti", kiu neniam bezonas objekton.
La frazoj en angla, franca kaj germana
- 1e ne havas objekton
- 2e parolas pri peti, ne pri postuli... estas du malsamaj aferoj!
- 3e sufiĉas: Ĉu tro + verbn NT (estas) + subjekto (peti de vi)
Alidirite: Ĉu (peti de vi > subjekto) estas tro?
En ĉi okazo peti estas uzata sen precizigi kion peti.
Ekzemple: paroli kun vi estas plezuro > la subjekto estas "paroli kun vi"

Pardonu, se en la germana frazo "Ist das zu viel verlangt?" mi ja vidas objekton.
Was wird verlangt? Zu viel. (Kion oni postulas? Tro multe).
"postuli" estas trafa traduko de (germane) "verlangen".
(Angle) "to ask", (itale) "chiedere" kaj (ruse) "просить"
estas tradukeblaj kaj per "peti" kaj per "postuli".
(Pri la franca mankas al mi precizaj konoj.)
"Paroli kun vi estas plezuro."
fakte estas frazo kompleta kaj klara (kaj gramatike kaj semantike).
Kontraste en la frazo "Ĉu estas tro postuli (de vi)?" almenaŭ al mi mankas io nemalhavebla.
Provante kompreni vian interpreton, mi serĉis frazon, en kiu peti/postuli funkcias sen objekto. Mi povas imagi tian ekzemplon: "Vi povas peti, sed postuli estas tro."
Tiasenca uzo de peti/postuli tamen ŝajnas al mi ne trovebla en la alilingvaj frazoj.
Ĉu ili ne ĉiuj rilatas al la demando kion aŭ kiom oni postulas?

Estu interese trovi kiu estas la unua lingvo!
Vi estas iom obstina:
- mi tralegis la germana vortaron, kaj tiu vorto havas ambaŭ signifojn.
- en la itala peti estas chiedere/domandare, kaj postuli oni tradukas "pretendere".. do tute alia vorto!
La frazo "Ĉu estas tro pridemandi vin?" povas esti - gramatike, kaj semantike - kompleta. Mankas nenio.
En franca, angla, itala (kaj eble ankaŭ germana) ne estas la objekton!

"demander" en la franca havas plurajn signifojn en E°.
- demandi
- peti
- postuli
- necesigi (kiu proksimas al postuli)
Mi elektis tute intence "postuli" pro la apudeco de "tro".

Via opinio, laŭ kiu "tro" antaŭsupozas la signifon "postuli" ŝajnas al mi sen iu ajn bazo.
Certe estas ke en neniu traduko (en la germana, franca, angla kaj itala) aperas la objekto.
Tial mi aldonas mian preferatan tradukon. Vi aldonu la vian, kaj poste oni juĝos pri la plej taŭga.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3216956
added by nimfeo, September 18, 2014
linked by nimfeo, September 18, 2014
linked by martinod, September 18, 2014
linked by martinod, September 18, 2014
linked by martinod, September 18, 2014
linked by martinod, September 18, 2014
linked by martinod, September 18, 2014
linked by martinod, September 18, 2014
edited by nimfeo, February 24, 2016
linked by JoKo, February 24, 2016