
"währt ewig" = "daŭras eterne"
Kara Leo, mi konscias, ke la germana ne estas tre simpla lingvo.
Necesas scii, ke "währt" estas formo de "währen" (daŭri),
— kaj estas cetere parenca kun "bewahren" (konservi) —
sed ne estas en rilato kun "wär(e)". Ĉi tiu lasta vorto estas formo de "sein" (esti) kaj efektive signifas "estus".
Tiom pri la gramatika direndaĵo.
Nun mi devas aldoni ion pri la signifo.
"Ehrlich" gramatike povas roli kiel adjektivo aŭ adverbo.
Ĉi tie ĝi estas adjektivo, sed semantike reprezentas personon, nome honestulon.
(Kiu volas, povas rigardi "Ehrlich" mallongigita formo de "Herr Ehrlich", Sinjoro Honesta.)
La signifo de tiu proverbo estas, ke tiu homo, kiu estas honesta, kondutas honeste, kies agoj estas honestaj,
povos dum longa tempo (ideale ĉiam) teni sian (bonan) pozicion kaj renomon, havos longe utilon pro siaj honestaj karaktero, konduto kaj agoj.
Tio estas mia klarigo.
Germana proverbo-retejo donas pli koncizan klarigon de la esenco de tiu diraĵo:
Ehrlichkeit ist auf Dauer am besten.
(Proksimume: Honesteco estas tio, kio longatempe estas la plej bona, la plej favora.)
Do, kiel traduki la proverbon? Pri tio mi ec ne pensis ĝis nun. Verŝajne tre bonas:
"Honestulo prosperos eterne." kaj ankaŭ "Honesteco utilos eterne." ne estas maltrafa.

En la nederlanda oni diras "Eerlijk duurt het langst", Honeste [agi] daŭras plej longe. Eble oni ankaŭ diras "Eerlijkheid duurt het langst", Honest(ec)o daŭras plej longe.
Ĉu vi konsentus pri iuj el la sekvaj tradukoj: "Honeste agi estas daŭre agi", "Honesteco daŭras eterne", "Honesta agado estas eterna agado"?

Ĉar mi volas agi honeste, mi sincere diras, ke tiuj tri proponoj ne konvinkas min.
Intertempe mi traserĉis la zamenhofan Proverbaron kaj pli ol 200 tatoebajn ekzemplojn.
Mi trovis unu ekzemplon (de GrizaLeono ☺), kiu estas proksima:
Honesto profitigas je longa daŭro.( #762885).
Krome mi eksciis, ke la angloj anstataŭ "Ehrlich währt am längsten" diras, ke "honesto estas la plej bona strategio". ("Honesty is the best policy.") http://www.linguee.de/deutsch-e...&source=german kaj ankaŭ la francoj uzas tiun ideon (L'honnêteté est la meilleure des politiques!).
Fine mi ekhavis plian ideon: Honesto estas poreterna investo.
Jen ankoraŭ io por la amikoj de elipsaj esprimoj: Honesta ago — eterna repago.

Laŭ germana proverbaro "Ehrlich währt ewig.", "Ehrlich währt am längsten." kaj "Eerlijk duurt het langst." estas unu sama proverbo.

Mi kun dankego akceptas la frukton de via serĉa investo.
Mi esperas, ke vi mem aldonos vian belan elipsan frazon.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1983450
added by GrizaLeono, November 2, 2014
linked by GrizaLeono, November 2, 2014
edited by GrizaLeono, November 3, 2014