
turniĝis?
Ĉu ne prefere -> ĝiris
Vidu PIV, kaj komparu
http://vortaro.net/#turni%C4%9Di
http://vortaro.net/#%C4%9Diri

Sincerdire, mi ne konis la 3an sencon de "ĝiri" laŭ http://vortaro.net/#%C4%9Diri
Dankon.

Interesa diskuto. Mi tute ne scias, de kie venas tiu 3a senco de „ĝiri” en PIV. ReVo tute ne konas ĝin. En Tekstaro estas trovoj nur ĉe Piron kaj ĉe „Le monde diplomatique” (ĉu hazarde du franclingvanoj?). Ĉar mi scivolis, mi iom enketis inter la spertaj anoj de la „Lingva konsultejo” kaj ricevis similajn mirajn komentojn:
- Łukasz Żebrowski: Ankaŭ mi antaŭ kelkaj monatoj surprize malkovris tion, sed mi vere ne memoras aŭdi iun ajn uzi vorton "ĝiri" en tiu senco.
- Alejandro Humet Cienfuegos-Jovellanos: Ankaŭ katalune kaj hispane ni uzas “girar” por turni(ĝi) sed mi neniam uzus ĝin en Esperanto por tiu dua signifo.
- Sten Johansson: Spontane mi dirus ke mi komprenas sed ne uzas ĝin. Tamen, per rapida serĉado en mia komputilo mi trovis ke mi ja uzis ĝin unufoje en la krimromaneto 'Falĉita kiel fojno' el 1997.
- Markos Kramer: Mi neniam aŭdis kaj neniam uzis "ĝiri" en nebanka signifo. Malgraŭ ĝia PIV-eco mi opinias tiun trafikan sencon klare malrekomendinda.
- Carlos Pesquera Alonso: En la hispana ni havas la verbon "girar" por turniĝi, sed mi pensas ke mi ne memoras hispanparolanton kiu uzis ĝiri anstataŭ turniĝi.

Fakte mi jam legis la komentojn de tiuj spertaj anoj de Lingva Konsultejo.
Tiun sencon de „ĝiri” mi lernis de Georges Lagrange (Serĝo Elgo) antaŭ pli ol dudek jaroj.

Do la mistero restas same granda. Nur franclingvanoj uzas ĝin, kvankam la franca vorto "girer" en tiu senco estas arkaika. Eble iu malnova franclingva Esperanto-kurso enkondukis ĝin.

En la grupo "la bona lingvo" ofte estis kritiko pri la decidoj de la akademianoj en oka Oficiala Aldono.
Ekzistas retejo de Akademio de Esperanto, kie eble legeblas la diskuto pri tiu vorto. Sed tiu diskuto estas ne facile trovebla.

En http://www.akademio-de-esperant...demia_vortaro/ oni tradukas ĝiri per virer en la franca.
Mi scias, ke "virage" estas vojturniĝo.
Se mi bone memoris, la kritiko de "la bona lingvo" estis, ke en la oka Oficiala Aldono oni nenecese oficialigis vortojn, por kiuj jam ekzistas bona Esperanta vorto.
PIV donas 4 signifojn por "ĝiri". Por la 1a "transpagi" estas tute bone Esperanta vorto. La 2a estas arkaika vorto por "endosi". La 3a estas kritikinda. La 4a estas nenecesa, ĉar "turni" jam sufiĉas, almenaŭ por la menciitaj ekzemploj.
Kutime mi evitas vortojn el la 8a O.A.
Ĉu mi prefere reŝanĝu la vorton?

Jes, Leo, vi trovis la kialon de la konfuzo (kaj en Lingva Konsultejo Didier Loison trovis pli-malpli samtempe kun vi). La Akademia Vortaro difinas „ĝiri” per la franca vorto „virer”, sed ĝi ne diras, kiu el la du bazaj signifoj de „virer” estas celita. Ĉu la signifo „Faire tourner”, „turni”, aŭ la signifo „Transporter une somme d'un compte à un autre”, „movi monsumon de unu konto al alia”? Se la kompilintoj de PIV estus rigardintaj en la Akademia Vortaro ankaŭ al la angla traduko „to transfer (funds)”, ili scius, ke nur la dua sigfnifo de la franca „virer” estis celita, do „movi monsumon”. Do PIV eraras.

Cetere, mia tuta agado simila al tiu de Hercule Poirot ekestis pro eltrovo de la signifoj de „ĝiri” en la nova vasta vortaro Esperanto-nederlanda de Petro Desmet'. Mi faris filmeton por Petro (tio postulas malpli da tempo ol tajpi!), en kiu mi menciis ankaŭ vian nomon, Leo. Se vi emas rigardi, jen ĝi: https://youtu.be/mB7ndfxTJiI

Dankon, Paŭl.
Mi remetas mian unuan tradukon.

Mi sendis reagon al PIV (malsupre de ĉiu paĝo, ekz. ĉe http://vortaro.net/#%C4%9Diri estas eblo sendi mesaĝon)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2925100
added by GrizaLeono, November 7, 2014
linked by GrizaLeono, November 7, 2014
edited by GrizaLeono, November 8, 2014
edited by GrizaLeono, June 8, 2020
linked by danepo, June 8, 2020