
Bonvolu kompletigi vian frazon.

Mi vojaĝas de unu rando al alia en la mondo. -> Mi vojaĝas tra la mondo de unu rando al la alia. (?)

Mia frazo estis korekta?
"Tra la mondo" : estas pli bona, mi konsentas.
"la alia" : "alia"?

Kiam vi havas "unu" en esperanta frazo, oni plej kutime atendas "la alia" (se temas pri elekto inter du)
Li amas nek unu, nek la alian.
Sed, mi manĝis unu kukopecon, mia amiko manĝis la alian (se la kuko estas dividita en du pecojn), mia amiko manĝis alian (se la kuko havas pli ol du pecojn).
Oni devas konsideri ĉi supre, ke la mondo havas du randojn. do -> unu kaj la alia

Tiam, ĉu tio estas ĝusta se konsideras ke la mondo havas du randojn?
Mi ne scias, honeste.

"Rando" impresas iom strange, kvazaŭ la mondo estus rektangula plato.
"Ekstremo" kaj "fino" ŝajnas pli taŭgaj.
Ĉiuokaze temas nur pri (kutima) figura dirmaniero. Se ni konsideras la mondon senfina, kompreneble ekzistas nek ekstremoj nek centro.
"Mi travojaĝas la mondon de unu fino al alia."
"Mi vojaĝas tra la mondo de unu ekstremo al alia."
Ambaŭ frazoj ŝajnas al mi egale bonaj.
Ankaŭ mi ne emas diri "la alia", ĉar mi ne kredas, ke la mondo estas longeca objekto,
kiu havas nur du ekstremojn, kiel ekzemple kolbaso aŭ bastono.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by dafp, December 3, 2014
linked by dafp, December 3, 2014
edited by dafp, December 3, 2014
edited by dafp, December 3, 2014
edited by al_ex_an_der, December 18, 2014