
Kutime oni diras: "sur la ĉielo".

sur ne plaĉas al mi tie ĉi.

Jen konstato: en tekstaro.com estas 41 trafoj por "sur la ĉielo" kaj neniu por "je la ĉielo".

Tio ne ĝenas min, ripetado de eraraj vidpunktoj ne gvidas al praveco. Vidu, por mi
estas la ĉielo ne ia kupolo, ĉar la ĉiela universo ja nur malantaŭ la luno vere komencas
ekzisti. Kaj neniu scias, kie ĝi finas. Mi volas esprimi, ke la luno ne estas fiksita ie "sur"
neekzistanta kupolo, sed ie je la nemezurebla universo. Mi estas natursciencisto kaj
privenkis la mezepokan vidpunkton, ke la suno cirkulas ĉirkaŭ la tero kun ĉiuj eraraj sekvoj.
Mi dankas al d-ro Zamenhof ankoraŭ hodiaŭ, ke li inventis la lingvajn ĵokerojn por ni kiel
"je, ĉu" por ke ni uzu ilin, kie alie nenio ĝustas.

Se ne sur, kial ne en la ĉielo?
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by Esperantostern, January 5, 2015
linked by Esperantostern, January 5, 2015
linked by fekundulo, January 5, 2015
linked by Esperantostern, October 7, 2015