
Pri la komo vidu ekzemplojn en Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto:"Lakto estas pli nutra, ol vino.", "Mi havas pli freŝan panon, ol vi."

Estis tre saĝe kaj admirinde, ke Zamenhofo silentis pri komaj reguloj, ĉar ili povas servi al nenio krom la estigo de konfliktoj inter la anoj de la diversaj popoloj. Sed ĉu vi mem sentas, ke estas necese aŭ rekomendinde meti komon antaŭ „ol“, se ĝin sekvas nur pronomo? En la rusa lingvo ekzistas la kutimo ĉiam meti komon antaŭ „чем“ (tio signifas „ol“), sed mi ne certas, ĉu mi konas alian lingvon kun tiu kutimo.
Mi demandas ne por kritiki, sed nur, ĉar mi estas scivolema. ☺

Miatempe (tio estas antaŭ 70-60 jaroj) ni lernis, kiel uzi interpunkciajn signojn en la nederlanda. Mi havas la impreson, ke nuntempe oni ne plu tre atentas tiujn (kaj aliajn) regulojn.
La programaro Esperantilo enhavas programon, kiu gramatike analizas frazojn. Tio tre utilas, eĉ nepre necesas por bona aŭtomata tradukado. Kiam oni analizigas tekston, en kiu mankas aŭ troas interpunkciaj signoj, la programo markas eraron aŭ simple tute ne sukcesas analizi la frazon.
Do fakte ekzistas logiko por determini, kie oni uzu tiujn signojn. Sed ĝi ne ĉiam estas klara...
Esperanto ĝenerale uzas apartajn vortojn por apartaj konceptoj. Oni do povus imagi, ke komputa programo aŭtomate aldonas ekzemple komon antaŭ "ke" kaj antaŭ "kiu", k.t.p.
Mi supozas, ke io tia okazas en Esperantilo por provi korekti neĝustajn frazojn.
Ĉu tio instigu aŭtoron ne plu skribi komojn, estas alia afero.
Miatempe ekzemple la komenco kaj fino de relativa subfrazo devis esti markata per komo (almenaŭ en la nederlanda). La nederlanda "dat" havas plurajn sencojn (tio, ke, tiu, kio, kiu, ...). Eblas ŝanĝi la sencon de frazo per interpunkciaj signoj. Mi memoras ekzemplon el la baza lernejo, en kiu la vivo de kondamnito dependis de komo en la decida frazo de la juĝistoj.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3404014
added by GrizaLeono, January 9, 2015
linked by GrizaLeono, January 9, 2015
linked by Pfirsichbaeumchen, January 9, 2015
linked by Pfirsichbaeumchen, January 9, 2015
linked by Pfirsichbaeumchen, January 9, 2015
linked by Pfirsichbaeumchen, January 9, 2015
linked by Pfirsichbaeumchen, January 9, 2015
linked by Pfirsichbaeumchen, January 9, 2015
linked by Pfirsichbaeumchen, January 9, 2015
linked by Pfirsichbaeumchen, January 9, 2015
linked by Pfirsichbaeumchen, January 9, 2015
unlinked by Pfirsichbaeumchen, January 9, 2015
linked by Aleksandro40, January 9, 2015