
@GrizaLeono
grandaj kvantoj de fizika memoro ==> grandaj kvantoj da fizika memoro (?)

Antaŭe ankaŭ mi uzis "da" en tiaj okazoj, sed iu rimarkigis, ke ekzemple "nombro" ne esprimas mezuron. Post kelkaj diskutoj mi korektis miajn frazojn.
Mi supozas, ke ĉi tie "grandaj kvantoj" ankaŭ ne esprimas mezuron, tial mi uzis "de".
Vidu http://vortaro.net/#da
Tamen, se mi uzintus "multe da", tio ne estus erara, kaj fakte la diferenco inter "grandaj kvantoj" kaj "multe da" ne estas granda. Min do mirigos, se iuj ne konsentos.

Dankon, GrizaLeono, sed mi uzus "da". ☺
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #782485
added by GrizaLeono, February 12, 2015