@nimfeo
aŭguriĝas ==> prepariĝas (?)
@carlosalberto
Kial "aŭguriĝas" ne plaĉas al vi?
@nimfeo
aŭguriĝi = iĝi augura (?)
Mi ne komprenas tion.
http://vortaro.net/#a%C5%ADguri
aŭguri estas transitiva verbo, kiu interalie signifas "antaŭvidi". Sekve "aŭguriĝi" pobas signifi "antaŭvidiĝi", "anonciĝi".
Se vi ne konsentos, mi modifos al "prepariĝi".
Mi ne povas vidi en la frazo "Une tempête se prepare" ion ajn koncernan "praktikadon de la aŭgura arto".
Mi opinias, ke "aŭguri" havas pli larĝan sencon ol simple la aŭgura arto. Tamen mi sekvis vian konsilon.
Kompreneble!
3 (f) Antaŭimagi: el tia konfuza situacio mi aŭguras nenion bonan; Litva popolo malbonon aŭguris el ĝiG (kometo).
4 (f) Esti la antaŭsigno de io: ĉu militon aŭguris sono de l’ armiloj?G.
Sed mi opinias ke ne ĝustas diri, ke ŝtormo "aŭguriĝas".
Kaj ĉu "anonciĝas" ŝajnas al vi ebla varianto?
Baldaŭ multaj aliĝantoj anonciĝis.
Ĉi-jare anonciĝis trioble malpli da ruslandanoj, ukrainianoj
tial ni alvokas aktivulojn anonciĝi kiel gvidantoj de lingvaj kursoj
mi anoncas antaŭe la estontaĵon
Eble... Vi decidu. ☺
Dankon pro tiuj instruaj interŝanĝoj, kaj pro la atento kaj la tempo, kiun vi bonvolis dediĉi al mi.
Estas ĉiam granda plezuro.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #488330
added by nimfeo, March 1, 2015
linked by nimfeo, March 1, 2015
edited by nimfeo, March 1, 2015