
@GrizaLeono
Oni ofte kontraŭas opinion, dum fakte malplaĉas nur la tono, en kiu ili prezentiĝas. ==>
Ni ofte kontraŭas opinion, dum fakte malplaĉas al ni nur la tono, en kiu ĝi prezentiĝis. (?)

Dankon. Mi korektas "ili --> ĝi".
Bonvolu aldoni vian frazon.
Mi tradukis la germanan frazon, en kiu aperas la personalo "man" (oni). Same en la franca aperas "on" (oni).

dum fakte malplaĉas nur la tono ==> dum fakte malplaĉas (al kiu?) nur la tono
während uns eigentlich nur der Ton missfällt,

Oni ... dum al ni malplaĉas. Io ne tre ĝustas en la germana frazo, ĉu ne? Tial mi ellasis "al ni". Mi povus aldoni "al oni". Tamen miaopinie tio ne igus la frazon pli klara, ĉar per tiu aldono ni ne pli klare scius, kiuj estas tiu "oni".

Jen plia eblo: "..., dum fakte estas malplaĉa nur la tono, en kiu ĝi prezentiĝas."

Jes, tia solvo aspektas al mi pli bona.
Parenteze: Ĉu ni traduku la frazon aŭ ĝiajn vortojn?
Mi opinias ke "Man widerspricht" povas esti tradukita, krom "Oni kontraŭas", ankaŭ kiel "Ni
kontraŭas" aŭ eĉ, anglamaniere, "Vi kontraŭas"... ☺

Nu, "man" fakte povas esti iu ajn, ĉu ne?
Se vi trovas la solvon "estas malplaĉa" pli bona, kial vi ne trovis la frazon kun "malplaĉas" same
bona? Ĝi havas precize la saman sencon, ĉu ne?
Mi aldonos la frazon kun "estas".

Jes, vi tute pravas: "malplaĉas" = "estas malplaĉa".
Mi pardonpetas.

Vi ne bezonas pardonpeti pri tio. :-)

Multan dankon. Vi vere afablas!
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1786659
added by GrizaLeono, March 1, 2015
edited by GrizaLeono, March 2, 2015