havantaj kune riĉaĵon valorantan 7000 miliardojn da usonaj dolaroj.
ĉu riĉeco ne estas vorto?
ĉu valora ne estas vorto?
Estimata fekundulo!
"riĉeco" estas abstrakta nocio, riĉaĵo estas konkreta. Riĉeco estas la "eco" de la riĉulo, riĉaĵo estas lia havaĵo. La esperantaj sufiksoj ludas tre gravan rolon en epo.
"valora" estas adjektivo, ĝi bezonas la -ant- sufikson por roli kiel verbo.
Kompreneble, ambaŭ estas vortoj, sed ili havas apartan signifon kaj klaran rolon en la frazo. Vi ja rajtas diskuti la rimarkojn de la korektantoj, sed kondiĉe ke viaj argumentoj bazas sin sur io pravigebla.
Mi ne disputas, mi nur demandas.
@fekundulo
Mi ne skribis "disputi", sed "diskuti", kio ne estas la sama afero. Bonvolu ne deformi miajn vortojn.
Mankas plia akuzativo post miliardoj, ĉar tiu vorto ne havas prepoziciojn:
du ebloj:
- valorantan 7000 miliardojn
- valorantan je 7000 miliardoj
Mi prefere uzus"je" ĉi tie por eviti sinsekvon de akuzativoj.
+1
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3938844
added by fekundulo, March 9, 2015
edited by fekundulo, April 9, 2015
edited by fekundulo, April 9, 2015
linked by PaulP, September 20, 2015
edited by fekundulo, September 20, 2015