
@GrizaLeono
sur la blanka robo ==> sur la blankan robon (?)

Sincerdire, mi dubis, skribante la frazon. Ĉu vere temas pri movo? Kompreneble, la vino moviĝis. Sed ne Tomo (mi supozas, ke li ne intence movis sin por verŝi la vinon)
Mi plu dubas.
Kion opinias la samideanoj?

Se mi povas rimarkigi ion — komparu la jenajn frazojn:
"Tomo verŝis ruĝan vinon sur la blanka tablotuko."
"Tomo verŝis ruĝan vinon sur la blankan tablotukon."
Miasente, la dua frazo pli informas onin pri la movo de la vino (Tomo alportis botelon kaj poste verŝis ĝin), dum la unua iel subdiras, ke la vino jam estis sur la tuko (antaŭ ol Tomo ĝin verŝis). Alpensu:
"Tomo verŝis ruĝan vinon{, kiu estis} sur la blanka tablotuko".
"Tomo verŝis ruĝan vinon{, kiun li antaŭe portis} sur la blankan tablotukon."
La robo de Manjo apenaŭ povis havis la vinon sur si antaŭ ol Tomo verŝis la vinon… sur ĝiN.

Kara Lipao, dankon. Vi persvadis min.
Dankon al nia kara Carlosalberto, kiu rimarkigis la aferon.
Mi ŝanĝos la frazon.

Mi traserĉis tekstaro.com per la serĉesprimo "verŝ\VF sur "
Aperis nur akuzativoj post tiu esprimo.
Kial mi do hezitis?
Supozeble pro iu diskuto ĉe Tatoeba, kie temis pri skribi tekston sur tabulo/N aŭ io simila.
Rean dankon!

Ne dankinde.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3842077
added by GrizaLeono, March 26, 2015
linked by GrizaLeono, March 26, 2015
edited by GrizaLeono, March 26, 2015