
etifol-li -> etifol
no-li?

Ŝajnas, ke la funkcio de la enklizaĵo "-li" estas ne sole por mi iom malklara… volapukaĵo :–) ! Fakte, estas iel logike emi uzi ĝin nur en tiaj frazoj, kie oni uzus la Esperantan "ĉu" — dum en la ceteraj demandoj, kiuj jam enhavas alian demandovorton (kvazaŭ demandan korelativon), ĝin ellasi. Tion eĉ subtenas iuj prigramatikaĵoj (ekz. http://en.wikisource.org/wiki/H...ap%C3%BCk/19).
Tamen, minimume Arie de Jong (kaj mi divenas ke ankaŭ Schleyer) enmetadis la vorton en ĉiujn kaj ĉiajn demandojn. Bedaŭrinde mi ne sukcesis havigi al mi non "Gramat Volapüka", sed en unu germana lernolibro (http://combot.univ-tln.fr/volap.../lehrbuch.pdf) skribiĝas interalie:
"Kin binon-li us?"
"Kisi spikol-li?"
"Man kimik golom-li us?"
Do ŝajnas, ke "-li" estas simple universalega demandovorto, ĉiam enmetinda.

Laŭ mi, tiaspeca uzo de "-li" estas tute mallogika kaj misgvida. Ĉu vi estas certa, ke tio ne estas ies eraro? Mi neniam vidis tion en realaj volapukaj tekstoj. Ĉu iu lernolibro vere postulas, ke _ĉiu_ verbo en demanda frazo devas finiĝi je "-li"? Ekzemple, en ĉi tiu frazo ja tute ne estu demando pri la fakto de ŝtelo mem.

Mi kontraŭe devas diri, ke mi en volapukaj tekstoj renkontadas la universalan (ĉiudemandan) uzadon de "-li" multe pli ofte ol la uzadon "ĉu-an", kvankam estas vere, ke ambaŭ uzmanieroj iel kunekzistas, kaj do laŭ mi estas maleble (ĉar malfrue) nomi iun malĝusta.
Mi tute komprenas vian malŝaton al la ĝenerala uzado de "-li"; efektive ŝajnus pli logike uzi la vorton nur por "jes/ne-aj" frazoj. Tamen, tio probable ne estis la funkcio, kiun celis Schleyer. Vidu: lia denaska germana lingvo uzas nenian ĉu-similan vorteton, dum la angla — kaj ĉefe laŭ tiu li Volapukon modelis — uzas siajn demandajn "do", "did" eĉ apude de vortoj kiel "what", "who" kaj simile. Cetere, ĉu la pridiskutata frazo ne estus angle: "What did you steal?" (Kaj ne "What stole you?")
Se mi povas teoriumi plu: Schleyer havis nemalmultajn konojn de aliaj "ekzotaj" lingvoj — ĉu ĝustajn, ĉu ne — kaj kreante sian mondlingviĝontaĵon li certe rememorigadis al si, ke parolantoj de iuj lingvoj tute ne konas la (interalie) eŭropan, pli aŭ malpli pervoĉan starigadon de demandoj — kaj ke en iuj lingvoj, oni starigas demandojn pure per gramatikaj rimedoj… do li enhavigis al sia lingvo universalan demandovorton.
Finfine, ankaŭ ĉi tie je Tatoeba vi povas vidi, ke — se mi ne blindas! — el la areto da volapukuloj, sole vi (kaj iuj neposedataj frazoj) la vorton "-li" ellasas, dum la ceteraj (inkluzive min) sekvas la simplan regulon: ĉiu demandosigno akompanatu de "-li".

Dankon pro via detala klarigo. Nun mi estas trovinta en Interreto ankoraŭ kelkajn frazojn kun tiaspeca uzo de "-li".

Nedankinde.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #4098024
added by lipao, April 21, 2015
linked by lipao, April 21, 2015