
sidantan sola —> sidanta sola (?)

Laŭ la plimulto de la gramatikoj, aŭ eble laŭ ĉiuj, Pfirsichbaeumchen pravas. Sed laŭ mi ankaŭ via versio estas pravigebla, kiel elipso de "li vidis Manjon, kiu estis sidanta sola en la parko."
Kiam mi revizias tekstojn, kaj vidas formon kian "Manjon sidanta", mi aldonas komon por montri, ke temas pri subfrazo:
Tomo diris, ke li vidis Manjon, sidanta sola en la parko.
kontraste al
Tomo diris, ke li vidis Manjon sidantan sola en la parko.
Sed tio estas mia tute persona gramatiko ;-)

Multan dankon, PaulP. Mi tre ŝatas vian personan gramatikon!
Cetere, kredeble frazo, kia "li vidis Manjon sidantan sola...", estas enigmo por gelernantoj de Esperanto.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #4100790
added by Pfirsichbaeumchen, April 24, 2015
linked by Pfirsichbaeumchen, April 24, 2015
linked by Pfirsichbaeumchen, April 24, 2015
edited by Pfirsichbaeumchen, April 25, 2015