
vi estas nia nova najbaro, ĉu? =>> vi estas nia nova najbaro, ĉu ne? (?)

Ĉu jes?
Kutime mi ne ripetas "ne" en la sama frazo. Sed ĉi tie tiu "ne" estas en aparta antaŭa frazo, do eblus aldoni fina "ne" sen konfuzo. Sed, ĉu tio nepre necesas?

=> ĉu tio nepre necesas?
Mi tion ne kredas.

Do mi lasos la frazon tia, kia ĝi estas. Dankon.
En iuj lingvoj oni uzas nur la esprimon "ĉu ne [veras]?", sed en aliaj lingvoj oni havas esprimon por diri "Ĉu [veras]"? Miaopinie, en Esperanto, kiam oni simple diras: "Ĉu?" oni fakte atendas konfirmon pri sia eldiro.
Cetere, negativaj demandoj ofte estigas konfuzon aŭ miskomprenon.
Se instruisto asertus "Pura akvo travideblas" kaj li starigus la demandon "Ĉu pura akvo travideblas?", supozeble ĉiuj lernantoj respondus "Jes".
Sed se la instruisto demandus "Ĉu malpurega akvo netravideblas", kion devus respondi la lernantoj (nur per jes aŭ ne)?
"Jes!" (La aserto "malpura akvo netravideblas" estas ĝusta).
Tamen iuj verŝajne emus respondi
"Ne" (malpura akvo NE travideblas). Per tiu "ne" ili konfirmas la nean aserton...
Jen plia ekzemplo:
Ĉu imperialismaj landoj ne rajtas altrudi sian nacian lingvon al la cetero de la mondo?
Oni povus respondi "Jes!" (ili ne rajtas)
aŭ "Ne!" celante diri la samon "ili ne rajtas".
Ĉu [tiu aserto veras]?
Ĉu ne [veras tiu aserto]?
Ne tro cerbumu pri tio. Tio povas estigi kapdoloron...

Mi tute, tute konsentas kun vi. Multan dankon pro via bonega komento.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1809300
added by GrizaLeono, May 29, 2015
linked by GrizaLeono, May 29, 2015
linked by MarekMazurkiewicz, February 10, 2016