menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #428199

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

Tlustulimu Tlustulimu October 23, 2011 October 23, 2011 at 2:19:16 PM UTC flag Report link Permalink

"de" -> "el".

ludoviko ludoviko October 25, 2011 October 25, 2011 at 3:53:13 PM UTC flag Report link Permalink

Kial?

sacredceltic sacredceltic October 25, 2011 October 25, 2011 at 3:59:27 PM UTC flag Report link Permalink

mi opinias ke Tlustulimu pravas, ĉar tiel, via frazo povus esti interpretita kiel "Neniu povis solvi la problemon pere de la profesoroj"...

ludoviko ludoviko October 27, 2011 October 27, 2011 at 10:17:28 AM UTC flag Report link Permalink

Ĉu vi vere opinias, sacredceltic, ke la leganto disŝiras la vortojn "neniu de la profesoroj" por aldoni "pere"? En Google mi trovis ĉ. 30.000 ekzemplojn de "neniu de" - ĉu ili devus esti "neniu el"? Ekzemple "neniu de liaj verkoj", "neniu de miaj samklasanoj", "neniu de la floroj" ktp.

sacredceltic sacredceltic October 27, 2011 October 27, 2011 at 2:44:08 PM UTC flag Report link Permalink

Mi ne estas sperto, sed mi opinias que esperanto devus esti plej eble unusenca. Uzi "de" anstataŭ "el" por signifi [fra]parmi/[deu]unter/[eng]among estas laŭ mi tre ambigua.

"nenui de la floroj" ne ambiguas, sed "neniu de la floroj mortis" estas ambigua : ĉu neniu mortis pro la floroj aŭ ĉu neniu el la floroj mortis?
Ne decideblas...

Ĉi tie, "de" interpreteblas kiel montrante aganton.
Mi povus skribi, ekzemple: Neniu povis solvi la problemon de la profesoroj, sed mi povis solvi ĝin de la komputilo.
Eble por vi kaj mi, okcidentanoj, tio ne estas tre ambigua, sed mi povas imagi ke tio povus esti ambigua por aliuloj.

ludoviko ludoviko October 27, 2011 October 27, 2011 at 4:30:14 PM UTC flag Report link Permalink

Mi ŝatus, ke vi trovus iun fakan komenton pri tio.
Mi plu tenas mian opinion, ke "de" eblas, sed ne volas uzi mian tempon por pludiskuti.
Mi trovis ekzemplon por "el" en tiu kazo, http://bertilow.com/pmeg/gramat.../el.html#i-var , sed mi _ne_ trovis rimarkon, ke "de" ne eblas. Eble iu sur http://bertilow.com/pmeg/gramat.../de/index.html trovos.

Via ekzemplo kun la floroj estas tre bela, tiom bela kiel la floroj mem eble :-) Sed ĉi tie temas pri la frazo "Neniu de la profesoroj povis solvi la problemon."

Do mi fordonas la frazon. Prenu, se vi estas konvinkita, kaj ŝanĝu laŭplaĉe. Mi ne deziras ŝanĝi, kiam mi ne vidas eraron. Esperanto baziĝas sur la fundamento kaj ni ne tro komplikigu la aferon.

al_ex_an_der al_ex_an_der October 27, 2011 October 27, 2011 at 4:41:40 PM UTC flag Report link Permalink

Miskompren-eblecon mi vidas jen: "Neniu povis solvi la problemon de la profesoroj." - sed tia vort(t)ordo estas trovebla preskaŭ nur en kelkaj poeziaĵoj. Ludoviko certe pravas, ke "de" ne estas eraro. Tamen se mi ne eraris komprenante, ke tatoeba kolektu ekzemplajn frazojn, tiam preferindas la formo, kiun en la lingvo uzo oni renkontas plej ofte (se tiu estas senerara), kaj tio estas certe la variaĵo kun el.

sacredceltic sacredceltic October 27, 2011 October 27, 2011 at 4:48:30 PM UTC flag Report link Permalink

>Esperanto baziĝas sur la fundamento kaj ni ne tro komplikigu la aferon.

Jes, se la Fundamento ne kontraŭas siajn celojn...Kaj la malambigueco estas tre grava celo.
"de", laŭ mia opinio, havas tro multe da signifoj en esperanto (10, laŭ ReVo, ne-inkludante la via), kaj tio tute ne eblas la komprenon de la lingvo.
"el" pli klaras, ĉar temas pri elekto kaj "el" havas pli malmulte da signifoj (5, laŭ ReVo)

Denove, mi ne estas spertulo (do mi ne povas adopti vian frazon) sed mi opinias, ke la internacia lingvo devas esti plej eble unusenca.

sacredceltic sacredceltic October 27, 2011 October 27, 2011 at 5:06:17 PM UTC flag Report link Permalink

@al_ex_an_der

Do, bonvolu adopti la frazon kaj prenu la respondecon ŝanĝi ĝin, mi petas.

sacredceltic sacredceltic October 27, 2011 October 27, 2011 at 5:22:20 PM UTC flag Report link Permalink

>Tamen se mi ne eraris komprenante, ke tatoeba kolektu ekzemplajn frazojn, tiam preferindas la formo, kiun en la lingvo uzo oni renkontas plej ofte (se tiu estas senerara)

Fakte, Tatoeba, laŭ mia opinio kaj la opinio de multaj aliaj kontribuantoj devas reprezenti la lingvojn kun ĉiuj iliaj diversecoj, inkluzive ĉiuj oftaj kaj maloftaj variaĵoj.
Sed laŭ mi, en la kazo de planlingvoj, kiuj ne havas veraj oftaj "uzancoj", tre gravas ke la frazoj ekzempligas la celojn kaj la strukturojn de tiaj lingvoj. Kaj la malambigueco estas laŭ mi la unua celo de planlingvoj.

Metadata

close

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #427544Keiner der Professoren konnte das Problem lösen..

Neniu de la profesoroj povis solvi la problemon.

added by ludoviko, July 18, 2010

Neniu el la profesoroj povis solvi la problemon.

edited by al_ex_an_der, November 3, 2011