
Laŭ mi necesas subjekto: Ĝi estas ...

malferma —> malfermita

Mi opinias, ke eblas ankaŭ 'malferma' = rilata al malfermo (ago de malfermanto)
Kial 'malferma' estus eraro?

Nun mi vidas ĉe tekstaro.com plurajn ekzemplojn kun "malferma". Ĝi ne estas erara. Pardonon.

Laŭ mi ĝi ja estas erara ;-) Ni ne blinde rigardu tekstaro.com, sed uzu nian logikon. "malfermi" estas transitiva verbo. Oni malfermas ion. Ankaŭ la adjektivo havas tiun nuancon.
"Malferma kunveno" estas tute ĝusta = kunveno, kiu malfermas la kongreson.
Sed kio estas "ĝi" en la nuna frazo? La biblioteko? La butiko? Ĉu tiuj malfermas ion?
Ne, ili malfermas nenion. Iu malfermis ilin. Ili do estas malfermitaj.

Nun ĉio estas klara. Multan dankon, PaulP.
Sed impresis min la kvanto da ekzemploj en tekstaro.com de "malferma = malfermita". ☺

Nu, bone! Malferma kunveno malfermas kongreson, sed kion diri tiurilate pri 'malferma tago' aux 'malferma letero'? Kion ili malfermas?

Ekzemplo per Alexander, miaopinie plej granda esperantisto: #1248289
Cetere, ĉe Tatoeba mi trovis pli ol 20 ekzemplojn de malferma = malfermita.

Pri la vorto "malferma tago" estis multe da bruo, kiam UEA unue organizis ilin, ĉu vi ne memoras? Laŭ mi ili argumentis, ke en tiu tago oni malfermas la domon por la publiko.
Sed "malferma letero" estas laŭ mi erara. Vidu kion PIV skribas:
http://vortaro.net/#malferma
malferma. Rilata al malfermo: malferma ceremonio, kunsido, parolado, krampo.
La kvar ekzemploj laŭ mi klare montras la signifon.

Kio estus gxusta traduko de 'open brief' lau vi? Eble nefermita letero?

malferma letero —> nefermita letero

Jes, certe "nefermita letero", ĉar "malfermita" implicas, ke iam antaŭe ĝi ja estis fermita, ĉu ne?
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #402952
added by koosscharroo, July 28, 2010
linked by koosscharroo, July 28, 2010
linked by Bruno, August 15, 2010
linked by marcelostockle, April 26, 2012
linked by marcelostockle, April 26, 2012
linked by PaulP, September 18, 2014
linked by PaulP, September 18, 2014
edited by koosscharroo, September 19, 2014
edited by koosscharroo, September 19, 2014
edited by koosscharroo, September 19, 2014
edited by koosscharroo, September 19, 2014
linked by martinod, September 19, 2014
linked by martinod, September 19, 2014
linked by martinod, September 19, 2014
linked by martinod, September 19, 2014
linked by martinod, September 19, 2014
linked by martinod, September 19, 2014
linked by martinod, September 19, 2014
edited by koosscharroo, May 12, 2015
linked by PaulP, May 25, 2015
unlinked by PaulP, May 27, 2015
linked by glavsaltulo, November 6, 2020