
sonado --> sonorado

Jes, kompreneble, sed la frazo temas pri sonoriloj, kaj tion via frazo plene maltrafas.

Jes. Do prefere "Por kiu sonoras la sonoriloj?"

"Por kiu sonoras la sonoriloj?" havas iom ĝenan kaj nenecesan ripeton. Mi ne komprenas la kromsignifojn de la nederlanda frazo, sed la angla signifas proksimume "Por kiu sonas la (mort)sonoriloj?". Laŭ diversaj supozoj pri subkompreno, oni povus traduki ekz. "Kiun anoncas la sonoriloj?", "Por kiu la sonoriloj?", "Pro kiu la sonoriloj?", "Por kiu la (mort)sonorado?", "Kiun vokas la sonoriloj?", "Pro kiu batas la sonoriloj?" ktp. Anstataŭ "kiu" povus esti ankaŭ "kiuj", sed ne eblas scii, ĉu tio estus pli ĝusta. – La nuna frazo "Kiun celas la sonorado?" ŝajnas al mi kontentiga.

Mi konsentas kun vi pri la iom ĝena ripeto de "sonor".
Eblus eviti ĝin dirante "Kiun anoncas la sonoriloj?".
Fakte la nederlanda frazo ne eksplicite diras, ke temas pri morto aŭ pri geedziĝo aŭ pastriĝo aŭ pri kio ajn. Kaj via nuna frazo same ne indikas tion. Do ĝi estas taŭga traduko.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #408626
added by koosscharroo, July 29, 2010
linked by koosscharroo, July 29, 2010
edited by koosscharroo, November 3, 2011
linked by Amastan, December 23, 2012
linked by Amastan, December 23, 2012
linked by Amastan, December 23, 2012
linked by Amastan, December 23, 2012