
ĉu
foje ➡ Bonvolu
Bonvolu kontroli la pneŭpremon.
aŭ
Ĉu vi bonvolas kontroli la pneŭopremon?

Mi longe cerbumis, kiel traduki tiun simplan vorteton "mal" en la germana, aŭ la nederlandan samsencan "eens". Ĝi esprimas iun tre ĝentilan peton, sugeston. Laŭ mi la esperantlingva "bonvolu" estas multe tro forta.
Post tiu longa cerbumado mi uzis "foje", sed mi ne kontentas pri ĝi.

La danaj vortaroj nomas ĝin "mildiga" aŭ "bagateliga" vorteto.
Kontrolu la pneŭopremon! (ordono)
Ĉu vi bonvolas kontroli la pneŭopremon? (mildigita ordono)
lige adv8 http://m.vortaro.dk/#/lige

Jes, mi akceptas vian sugeston! Dankon!

Aleksandro sugestis, ke "mal" egalas al "iam kiam vi havas tempon", "iam kiam vi deziras". Tion mi fakte preferas, eĉ se ĝi estas longa.

Eble okazis miskompreno. Mi parolis pri la etimologio, ne proponis tradukojn, kaj cetere konsentas kun la tradukproponoj de danepo.

Ne, ne estis miskompreno! Sed mi ankoraŭ ne vere kontentas pri la diversaj tradukoj. Eble iam la sankta zamenhofa lumo inspiros min :-)

ĉu "ĉu vi povus" estus pli bona.
Kontrolu la pneŭopremon!
Ĉu vi povus kontroli la pneŭopremon?
ekz.
Ĉu vi povus mallaŭtigi?
Ĉu vi povus enregistriĝi?
Ĉu vi povus helpi?
Ĉu vi povus silenti?
ktp.
ĉu ne "Ĉu vi povus silenti?" estas mildigita versio de "Silentu!" ?
http://tatoeba.org/eng/sentence...rom=und&to=und

Karaj amikoj! Laŭ mi male la uzo de "povus" ne estas rekomendinda.
La sufikso -us en Esperanto signas, ke la ago ne estas reala, sed nur imagita, fikcia.
En pluraj lingvoj la koncerna formo de la verbo estas uzata ankaŭ kun aliaj signifoj. Oni esprimas per unu sama formo jen konjunktivon, jen dubon, jen ĝentilecon, jen nerektan parolon. (Hm, tio estas tute diversaj signifoj, ĉu ne?) Imiti tion en Esperanto kontraŭas al la baza principo de Esperanto, ke sufikso havu ĉiam la saman signifon. Mi scias, ke estas esperantistoj, kiuj opinias, ke tiaj konsideroj malpli gravas ol la komforto de la imitado (almenaŭ se la propra gepatra lingvo funkcias tiel). Tamen mia konvinko estas, ke Esperanto devas obei al certa aro de striktaj bazaj reguloj, se oni ne volas, ke ĝi iom post iom iĝu same malfacila kiel aliaj lingvoj.

laŭ PMEG:
US por mildeco
Oni ankaŭ uzas US-modon por pli milde prezenti petojn aŭ dezirojn
http://bertilow.com/pmeg/gramat...aga.html#i-e6l

Nu, priskribismaj gramatikistoj devas priskribi ankaŭ misevoluojn - tio estas ilia sorto. ;-)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2893066
added by PaulP, August 21, 2015
linked by PaulP, August 21, 2015
linked by PaulP, August 21, 2015
edited by PaulP, August 21, 2015