
kia -> kiel

Ĉu necese? Laŭ mia kompreno: "aranĝoj, kia [estas] la frostigo ...,"
"Kiel" fakte estas adverbeca vorto, ĉu ne?
Ĉe http://vortaro.net/#kia la lasta ekzemplo estas: "tio estis brulofero, kia estis farata ĉe la monto SinajX". Ĉu tiu ne similas al nia nuna frazo?

Hmmm. Mi vere estas konfuzita nun. Laŭ mi "kia" rilatas al ecoj.
Kiaj estas la kondiĉoj? Bonaj. Severaj.
Kia li estas? Juna. Dika. Inteligenta.
Kian respondon donis la mastrino? Stultan. Longan. Spritan.
Sed nun mi vidas, ke eĉ Zamĉjo skribis:
Kia estas la kaŭzo, ke […]?
Tie apenaŭ eblas respondi per adjektivo.
En via frazo, mi atendus: La aranĝoj, kiaj la prezfrostigaj ...
Vi aldonas [estas], sed tiam necesas uzi "kiaj", ĉu ne?
Diable, kian komplikan lingvon li inventis :-)

Unua rimarketo:
Tute ĝenerale: Traduki frazon el negepatra lingvo atestas kuraĝon, sed enhavas la riskon ne rimarki, ke la tradukata frazo jam en la originala lingvo estas stranga, nenatura kaj eble rezulto de mistraduko el alia lingvo.
"um positive Aussichten hervorzurufen" - Laŭ mi tio ne estas natura esprimo.
Trafa germana ekvivalento de
"para generar expectativas favorables"
estas
"um positive Erwartungen zu wecken".
Por diri ion pozitivan: en Esperanto (laŭ PIV) unu signifo de perspektivo estas proksima al tiu de atendo. Do povas esti, ke "estigi favorajn perspektivojn" en Esperanto tamen estas bona.
Dua rimarketo:
Mi proponas
"La aranĝoj ... estas rimedoj"
Ĉi tie la pluralo aperas logika, almenaŭ en Esperanto.
Tria rimarketo
Propono de alia tradukeblo:
"La aranĝoj, ekzemple la ..., estas ..."
Miaopinie tio estas la plej klara kaj nedisputebla maniero esprimi tion.
Lasta rimarketo:
Ĝuu agrablan semajnofinon! :)

+1 (kun majuskla plus kaj majuskla unu!)

Dankon al vi ambaŭ. Certe, la frazo proponita de Alexander estas klara kaj samtempe evitas la uzon de "kia".
Mi tamen volus iom pli profunde studi la aferon kaj provi forigi la konfuziĝon de Paŭl.
Principe la korelativoj estas uzataj popare: tiu, kiu; tiom, kiom; ... Sed ni ofte ellasas la unuan vorton (almenaŭ se la kazo estas la sama).
Mi do unue provas reskribi la frazon, pri kiu temas ĉi tie:
"Tiaj aranĝoj, kia la frostigo de la prezoj de likvaj brulaĵoj, estas rimedo por estigi favorajn perspektivojn."
Nun restas la problemo, ke la nombro en "tiaj" ne respondas al la nombro en "kia". Mi provas eviti tion (kvankam mi ne certe scias, ĉu la nombro nepre estu la sama en la ĉefa frazo kiel en la relativa frazo):
"Tia aranĝo, kia la frostigo de la prezoj de likvaj brulaĵoj, estas rimedo por estigi favorajn perspektivojn."
(Bonŝance nun ankaŭ la nombro en la subjekto respondas al tiu en la predikato, kvankam tio miaopinie ne nepre necesas: "Multaj ŝafoj estas grego", ĉu ne?)
Se ni povas konsenti pri ĉi tiu frazo, mi ŝanĝos ĝin.
Poste ni povus diskuti, ĉu "Tia" nepre necesas. Verŝajne ja necesas forigi "La":
"Aranĝo, kia la frostigo de la prezoj de likvaj brulaĵoj, estas rimedo por estigi favorajn perspektivojn."
Mi scivole atendas viajn rimarkojn.

"Tiaj aranĝoj, kia la frostigo de la prezoj de likvaj brulaĵoj, estas rimedo por estigi favorajn perspektivojn."
Laŭ mi, tiu versio estas tute bona. Temas pri pluraj aranĝoj, tial "tiaj". La frostigo de prezoj estas nur unu el ili, tial "kia".

Dankon pro la plucerbumado! Mi antaŭe ne venis al la ideo, ke "Tiaj" povus esti subkomprenata en via frazo. Eble ĉar vi uzis artikolon antaŭ "aranĝoj"?
"Aranĝo, kia la frostigo de la prezoj de likvaj brulaĵoj, estas rimedo por estigi favorajn perspektivojn." estas laŭ mi tute en ordo. Same pri la formo proponita de Martinod.
Cetere, parte aliteme, mi montris la frazon "Kia estas la kaŭzo, ke […]?" el PIV al kelkaj renomaj Esperanto-parolantoj, ne dirante tamen, ke ĝi estas zamenhofa. La respondaj epitetoj estis "stile malbona", "erara", "nacilingveca", "eĉ se ne rekte erara, malbona lingvaĵo nekongrua kun la stilo de la lingvo". Unu tamen, verkanto de relative fama lernolibro, trovis ĝin tute en ordo.

Dankon! Mi do adaptos la frazon.
Alexander bonvolu aldoni sian version.
Kiel oni povus analizi la frazon "kia estas la kaŭzo, ke la klubo ne respondas miajn leterojn?Z"?
Ŝajnas al mi, ke la subfrazo estas apudmeto ĉe kaŭzo.
Pli logike ŝajnas al mi:
Kia estas la kaŭzo _de tio_, ke la klubo ne respondas miajn leterojn?
(La respondo povus esti: "evidenta"). Eble iu mislegis la kuracistan skribaĉon de d-ro Z. Eble li intencis skribi "Kio estas la kaŭzo de tio, ke ... :-)
Same kiel en frazoj "Mi kontentas, ke...", en kiu kontentas (aŭ "estas kontenta") certe ne estas transitiva verbo, iuj (eĉ Zamenhof, se mi bone memoras) kelkfoje ellasas "pri/pro/de tio".
Mi emas skribi "Kontentigas min, ke..." aŭ "Mi kontentas pri tio, ke..."
Serĉinte en tekstaro.com mi ĵus trovis jenajn frazon en "La batalo de l' vivo": "... ke mi jam estas kontenta, ke mi scias, ..." kaj en "Fabeloj de Andersen I": "... sed ŝi tute ne estis kontenta, ke ili enportis ..."
Zamenhof estis homo, ankaŭ li povis erari...
Sendube naciaj lingvoj influas nin. Ekzemple en la nederlanda ni diras "Ik ben blij/tevreden dat het goed afgelopen is."
dat --> omdat ?
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2369229
added by GrizaLeono, September 11, 2015
edited by GrizaLeono, September 11, 2015
edited by GrizaLeono, September 13, 2015