
Laŭ mi 'pli multajn' estas pleonasmo ĉar 'pli da' jam signifas 'pli granda kvanto da'... Bonvolu forigi ĉi tiun tradukon ĉar la traduko kun 'pli da' jam ekzistas.

Sed vi povas trovi multajn ekzemplojn kun tiu formo. Kaj mi kredas, ke ekzistas:
multaj libroj - pli multaj libroj - la plej multaj libroj
Ĉu tiu ne eblas?

Mi ne vidas kaŭzon, pledantan kontraŭ "havi pli multajn".
[Kompreneble tiu frazo (same kiel la frazo kun "pli da") havas sencon nur kiel parto de komparo, do se en la antaŭa frazo oni menciis alian pli malgrandan librokvanton.]
Oni povas havi multajn librojn kaj oni povas havi multe da libroj.
Oni ankau povas havi pli multajn librojn (ol aliulo), pli multe da libroj aŭ mallonge pli da libroj. Ni povas gratuli unu al la alia, ke Esperanto ofte donas al ni la liberecon elekti el pluraj ebloj.

Nu bone, mi konsentas. Nur pro koncizeco mi preferas 'pli da'...
Ĝis,
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #456699
added by Espi, August 8, 2010
linked by Espi, August 8, 2010
linked by sacredceltic, August 9, 2010
linked by martinod, December 25, 2010
linked by Pfirsichbaeumchen, August 24, 2014