
"malkonstruatis" ? Tiun vorton mi ne precize komprenas.

Mi klarigos ĝin al vi:
En Esperanto oni konstruas vorton per aldono de gramatika finaĵo al radiko(j). Ekzemple "bon" estas radiko. Vi formas adjektivon aldonante la gramatikan finaĵon "a" -> bona
Vi konstruas per tiu radiko substantivon, aldonante "o" --> bono
Same, vi formas el ĝi verbon aldonante ekzemple "i" aŭ "as", ktp.
Vi sendube komprenas "mal-konstru-ata" ekzemple en la frazo "La domo estis malkonstruata". Oni ankaŭ povas diri "estis malkonstruata" per "mal-konstru-at-is".
Iuj ŝatas tiun formon, aliaj preferas alian formon. Temas pri stilo.
Se mia klarigo estas ne sufiĉe klara, ne hezitu starigi demandon!
Claude Piron, kiu verkis multajn legindajn artikolojn kaj librojn ŝatis montri la eblojn de Esperanto esprimante saman ideon diversmaniere. Se mi bone memoras, li donis kelkajn ekzemplojn en sia prelego en Bulonjo sur Maro en 2005 (okaze de la centjariĝo de la unua UK): Mi venis al Bulonjo per trajno - Mi trajnis al Bulonjo - Mi albulonjis trajne...
Sed mi pli bone memoras liajn frazojn "Mi iras al la hotelo per taksio" - "Mi taksias al la hotelo" - "Mi alhotelas taksie", ktp. Kompreneble por verkisto gravas elekti bonan stilon.
Mi resumas: konstru --> konstru-ant-a --> estis konstruanta/ konstruantis // konstru-it-a --> estas konstruita/ konstru-it-as.
Simile: konstru-it-us, konstruatas, konstruitis, konstruitos, ktp. ktp. Iom de ekzercado helpos vin precize kompreni.
Sukceson!
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #403186
added by GrizaLeono, August 15, 2010
linked by GrizaLeono, August 15, 2010
linked by marcelostockle, October 5, 2012