
malsoifigi sin. --> malsoifigi iun. [?]

onin ?

Mi opinias, ke ĉiuj "solvoj" same taŭgas.
Ne hezitu aldoni vian proponon.

Jen plia eblo: "Unu botelo da biero ne sufiĉas por malsoifiĝi."
Kion vi opinias pri ĝi?

Ĉu la botelo malsoifigas sin, aŭ malsoifiĝas?

Kara Carlosalberto,
jen sprita rimarkigo, sed la kunmeto de "malsoif" kun "iĝi" ne nepre egalas al "malsoifigi sin", ĉu ne?

Laŭ mi, malsoifigi sin = malsoifiĝi.

Tion ankaŭ mi kredis, ĝis kiam iu ĉe Tatoeba klarigis al mi, ke tio estas erara.
La formo kun "iĝi" supozigas, ke oni ne scias, kiu estas malsoifigata (eble la botelo, kiel vi sugestis). Sed "malsoifigi sin" ekskluzivas ĉiujn krom la subjekto.

*-iĝ/. Suf. almetebla al ĉiaj morfemoj, esprimanta per si mem ŝanĝon de stato, ne precizigante, ĉu la kaŭzo de tiu ŝanĝo estas ekstera (trudo, nepersona forto) aŭ interna (konscia aŭ senkonscia volo, evoluo ktp); ĝi povas sekve esprimi tute egale agon pasive toleratan (spegulo rompiĝas) aŭ aktive faratan de la subjekto sur sin mem (mi sidiĝas; ĉiuj pretiĝas al nia komuna festoZ; grupiĝi ĉirkaŭ sia standardoZ; kliniĝi antaŭ falsaj aŭtoritatojZ;ne dekliniĝi de sia vojoZ; li iom ĵetiĝis malantaŭenZ; stariĝiZ; leviĝiZ). [PIV]
Unu botelo da biero ne sufiĉas por malsoifigi sin.
Unu botelo: subjekto.
malsoifigi sin: ĉu ago aktive farata de la subjekto sur sin mem?
Tion mi ne povas akcepti.

Ĝuste tiun difinon en PIV iuj samideanoj trovas ne bona.
Cetere mi akceptas vian klarigon, ke la botelo ne povas malsoifi sin mem. Mi do ŝanĝos la rektan objekton.
Dankon!

Bonege!
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #4680466
added by GrizaLeono, November 6, 2015
linked by GrizaLeono, November 6, 2015
edited by GrizaLeono, November 6, 2015
linked by carlosalberto, November 7, 2015
edited by GrizaLeono, November 9, 2015