
En nia epoko, kiu uzas facile videokameraojn, oni povas konfuzi "televidi" kun tiu uzo. Mi preferus aldonon de verbo pli preciza, kiel "spekti" aŭ "rigardi". Kion vi opinias pri tio ?
Kore
Petro

Nu, laŭ PIV:
televidi. Rigardi televidan programon: hieraŭ ni televidis la matĉon Irlando-Aŭstralio; la televidantoj ne tre ŝatas la enmiksitajn reklamojn.
(Mi scivolas, ĉu "televida programo" estas ĝusta esprimo en tiu difino. Sed tio ne estas la temo de via rimarko, ĉu ne?).
Mi havas la impreson, ke PIV do ne uzus la vorton "televidi" por la ago vidi personon, kiu ĵus sonorigis je la pordo, aŭ por rigardi, kiuj bestoj nokte vizitas naturrezervejon.
Eble ni bezonas esprimon por tiaj agoj. Ĉu iu "televidas" rigardante filmon registritan sur vera filmo? Mi dirus, ke li spektas/rigardas filmon.
Ĉu iu "televidas filmon registritan sur magneta bendo aŭ sur lumdisko, eĉ uzante por tio la saman ekranon, kiun li uzas por rigardi "televidan programon"? Mi verŝajne dirus, ke li spektas videobendon aŭ lumdiskon.
Mi opinias, ke ne eblas konfuzi "televidi" kun "spekti/rigardi/vidi" je (granda aŭ malpli granda) distanco ion ne senditan kiel "televidan programon" de televida stacio, almenaŭ se oni konsentas pri la PIVa difino de "televidi"
Dankon pro via rimarkigo, kiu devigis min atente legi la PIVan difinon! :-)

Fakte, mi trovas, ke la malsamo kuŝas en tio, ke oni uzas legeblajn programojn, kun la celo televidi ilin. Do en aliaj okazaĵoj, oni spektos ilin, kio supozos pli gravan atenton, ol por simpla, baza televido niahejme. Mi plene pardonpetas pro tiu problemo pri bazaj terminoj, kiuj povus kaŭzi akrajn batalojn, ĉu ne?
Amike
Petro

Nu, se ni batalas pri la senco de vortoj, ni ne uzas armilojn. Nia celo estas havi kaj konservi klaran lingvon.
Do, tiu "batalo", fakte "diskuto" havas respektindan celon, ĉu ne?
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #8295
added by GrizaLeono, August 25, 2010
linked by GrizaLeono, August 25, 2010
edited by GrizaLeono, November 1, 2014
linked by PaulP, December 16, 2015
linked by marafon, July 27, 2023