
sian --> lian
sian (de Petro): Petro povas ree havigi sian laboron al Rosi...

Miascie "ihre" estas "ŝia". Do temas pri la laboro de Rosi. Kaj estas Rosi, kiu rehavos ĝin.
Petro povas aranĝi, ke Rosi rehavas sian laboron.
Ĉu mi eraras? Mi konfesas, ke mi trovis tiun frazon malfacila.

"sian laboron" rilatas al la subjekto, do al Petro. Sed kiel vi prave diras, temas pri ŝia laboro (ihre), ne lia. Do: Petro povas ree havigi al Rosi ŝian laboron en la butiko.

Petro igas Rosi-n rehavi sian laboron. Mi do pledas por "sia".

Se la verbo estas "rehavi", mi konsentas. Se ĝi estas "rehavigi", tiam ne :-)

Se Rosi estas ino:
Petro povas ree havigi al Rosi ŝian laboron en la butiko.
Petro povas igi, ke Rosi ree havu sian laboron en la butiko.
[?]

Al PaulP:
ĉiuokaze estas Rosi, kiu havas, ne la laboro.
Al Carlosalberti:
Via lasta propono plaĉas al mi, kaj Paŭl verŝajne konsentos pri ĝi.
Mi do transprenos vian version.
Dankon al vi ambaŭ!

Al PaulP:
ĉiuokaze estas Rosi, kiu havas, ne la laboro.
Al Carlosalberti:
Via lasta propono plaĉas al mi, kaj Paŭl verŝajne konsentos pri ĝi.
Mi do transprenos vian version.
Dankon al vi ambaŭ!

Bone.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #4735644
added by GrizaLeono, January 16, 2016
linked by GrizaLeono, January 16, 2016
edited by GrizaLeono, January 18, 2016