
konsideritaj --> konsiderataj [?]

Hmmmmmm...! ... jes! speciale la ruĝa papriko. Salutojn!.

La vorto "konsideritaj" estas korekta. Ekz. "la konsideritaj punktoj".

"Konsiderataj". Temas ja pri la daŭro. Ili konstante estas konsiderataj tiaj.

Dankon, Paul! Mi sentis malcertecon pri la ĝusta uzado de la pasivaj participoj.

Ne dankinde, kara!

Saluton, estimataj amikoj kaj am-amikoj! Mi tre ŝatas manĝi ĉokoladon. (Hmmm, mi iomete ruĝiĝis.) Mi eĉ konsultis mian ŝatatan PIVn. Tie fakte troveblas "afrodiziigaĵo". Mi scivolas, ĉu laŭ la principo de neĉeso kaj suferiĝo sufiĉas "afrodiziaĵo", vorto iel pli plaĉa por buŝoj kaj oreloj. Kion vi opinias pri tio, estimataj gekolegoj?
Postskribaĵo:
Cetere vi forgesis la fragon. Oni diras, ke ankaŭ ĝi estas tia aĵo. :)

Ne, mi ne forgesis la fragon, sed...mi manĝis ĉiujn ilin. :(
Ĉu vi opinias, ke mi devas ŝanĝi la frazon?

Tute ne. Mi opinias, ke la afro ---malfacila vorto--- do la amor-em-ig-aĵoj, kiujn vi jam manĝis, ne devas esti en la frazo. Nun ili estas en vi kaj mi ne envias.

Eble "aĵoj afrodiziaj" estas iom malpli peza esprimo ol "afrodiziigaĵoj". [?]

Bone, por fariĝi la frazo pli malpeza kaj facile komprenebla, mi ŝanĝas la vorton ""afrodiziigaĵo" laŭ la propono de Alexander.

Mi ne kontribuos al viaj komentoj, estimataj geamikoj, sed mi tradukis la frazon en du variantojn. :-)

Tio denove pruvas vian bonan edukon, Manfredo.

Pardonon! Mi tradukis "lokojn" per "landoj" ĉar mi ne scias bonan vorton por "lokojn".
Kiu helpas min?

Dankon pro la komplimento, Alex. :-)

Mi kredas, ke eblas skribi "Mancherorts": Es bedeutet das Gleiche wie "an manchen Orten" , klingt hier aber besser --- oder zumindest etwas besser :). http://www.duden.de/rechtschreibung/mancherorts

Jaaa! Mancherorts ist gut! - Dankon!
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by ianna, January 18, 2016
linked by carlosalberto, January 18, 2016
linked by PaulP, January 18, 2016
edited by ianna, January 18, 2016
linked by ianna, January 18, 2016
edited by ianna, January 19, 2016
linked by Manfredo, January 19, 2016
linked by Manfredo, January 19, 2016
linked by Miktsoanit, February 13, 2024