
Kial vi faris la frazon " ĉi tuj mesaĝon" unu sola vorto -ĉitujmesaĝon-, kajkromekialĝiportasakuzativon?.

Ankaŭ laŭ PMEG la prefiksa ĉi- povas rilati nur al A-vorto aŭ E-vorto, ne al O-vorto. Ĝi ja povas ekzisti kiel memstara vorto. PMEG mencias "Ĉi libron mi ŝatas.".
"Tujmesaĝo" estas la subjekto de la frazo, ĉu ne?
Do sufiĉas ŝanĝi "ĉi-tujmesaĝon" al "ĉi tujmesaĝo" :-)

Dankon pro la rimarkigo, kaj dankon pro la tute preta solvo.
Tio okazas, kiam oni provas traduki iom poezian frazon .... Mi devintus pli atente relegi mian tradukaĵon antaŭ ol sendi ĝin.
Preterpase: en tekstaro.com mi vidis 21 trafojn por "devintus" kaj 24 por "estis devinta"

"ĉi mesaĝo de mi iru"? Mi emas traduki iomete alie.
Sekrete, senbrue kaj silente mi al vi sendas ĉi tujmesaĝon./mi survojigas ĉi tujmesaĝon al vi.

"Ĝi venas el la koro kun salutoj, vian tagon ĝi dolĉigu."
Tio sonas tre bele, preskaŭ poezie. Mi gratulas al vi. :)
Tamen mi proponas etan pliprecizigon:
"Ĝi venas el la koro, per salutoj vian tagon ĝi dolĉigu."

Jen saluto al Leo, la poeto:
Sekrete, senbrue, silente
ĉi mesaĝo flugu vente,
preterfulmu ĉiun sagon,
plibeligu vian tagon.

Kara Alexander, bonvolu pliriĉigi la enhavon de Tatoeba per viaj beletraj proponoj!
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1814250
added by GrizaLeono, January 21, 2016
edited by GrizaLeono, January 22, 2016