
Ho ho, la poho ---- enigma vorto ;-)
Laŭ la traduko mi trovis la vortaran noton:
pH devenas de "potenco hidrogena" kaj estas elparolata "poho".

Dankon! tre interese.

En la nederlanda ni elparolas la simbolon pH kiel "peha" (dum mamzonon - bustenhouder - ni nomas beha).
Oni povus diri "potenco protona", do "popo", se vi preferas :-)

ĉu ne oni prononcas: pohoon kaj skribas pH-on aŭ
potencon hidrogenan, aŭ eble pH-valoron ??
https://eo.wikipedia.org/wiki/Forto_de_acido
http://www.vortaro.dk/#/pH-v%C3%A6rdi

Mi ne scias, kio estas la plej bona maniero skribi tion.
En la frazo tiu pH estas rekta objekto, kaj normale estu en la akuzativo. Mi ja scias, ke ekzemple esprimoj inter citiloj ne necese estu markataj de akuzativa -n. Kion oni faru pri mallongigoj de mezuroj, ekzemple: li loĝas 25 kilometrojn de ĉi tie ... Ĉu km, ĉu km-ojn,...?
Ĉu "po-hon" estas akceptebla kaj klara esprimo? Ĉu plene "hidrogenan potencon"? (fakte temas pri hidrogenjonoj)...
Mi ne scias!

Dankon al ĉiuj reagintoj. Mi ŝanĝis la pH-nombron de la solvaĵo... Mi celas diri, ke mi solvis la problemon, uzante "pH-nombron" :-)

> Mi celas diri, ke mi solvis la problemon, uzante "pH-nombron" :-)
En la dana lingvo oni povas diri kaj pH-valoro kaj pH-nombro. (pH-værdi/ph-tal)
La skalo estis inventita de la estro de bierfareja laboratorio antaŭ 106 jarojn:
https://translate.google.com/tr...-fylder-100-ar

Mi supozas, ke "valoro" ankaŭ estas komprenebla, sed ĉu pH=1 pli "valoras" ol pH=13?
La vorto "nombro" ŝajnas al mi pli neŭtra (kiam pH=7, estas tiom da H+ kiom da OH- en la solvaĵo. Tiam ili same "nombras" - mi ne dirus "valoras")
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #840874
added by GrizaLeono, January 21, 2016
edited by GrizaLeono, January 22, 2016