
===> Venu hejmen, mi petas.
aŭ
===> Bonvolu veni hejmen.
Du u-verboj ne taŭgas tie ĉi.

Ankaŭ ĉi tie: aldona regulo (kiu starigis tian?) ne necesas. Ni ne faru nian lingvon pli komplika!
Kiel en la naciaj lingvoj, mi permesas al mi, simple aldoni bonvolu al la fino de frazo, por igi ĝin ĝentila.
Ne hezitu, aldoni viajn versiojn de la frazo, bonvolu.

Starigas la regulon la uzado fare de miloj da Esperanto-parolantoj, Hans. Oni ne uzas du volitivojn en unu frazo. Vi povus per komo krei subfrazon, kaj tiam ĉio estus en ordo: Venu hejmen, bonvolu.

La proponoj de Elepanto simple montras la kutiman kaj ĝustan lingvouzon.
> mi permesas al mi, simple aldoni bonvolu al la fino de frazo, por igi ĝin ĝentila.
Vi ja povas aldoni "bonvole" aŭ laŭ la propono de Paul "bonvolu" post komo.
Sen komo kun "bonvolu" funkcias nur "veni". (Infinitivo povas esti objekto de alia verbo.
U-verbo ne povas funkcii kiel objekto.) Tia estas la lingvo, ĉu ni ŝatas tion aŭ ne.

Paul, via propono enmeti komon, estas preskaŭ genia!
Koregan dankon!
Alexander: ke u-verbo povus funkcii kiel objekto? Stranga ideo!
Por mi u-vorto ĉiam estas verbo en imperativo.

Ĝuste ĉar tio estas stranga ideo, mi supre skribis, ke "u-verbo ne povas funkcii kiel objekto"
kaj vi tute ĝuste aldonis komon, pro kio mi dankas. (Sen komo necesus i-vorto).
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2249771
added by Hans07, January 26, 2016
linked by Hans07, January 26, 2016
edited by Hans07, March 13, 2016