
Mi tute ne estas tiel bona Esperantoparolanto kiel vi, sed "la bona celo" iom ŝajnas al mi kiel nederlandismo. Ĉu eble pli bone:
la bona celo -> karitata celo ?
Tian terminon iu uzis ĉe Vikipedio:
"Karitata organizaĵo estas nekorporacia neprofitcela asocio, fondita sole por antaŭenigi iuj karitatajn celojn."
https://eo.wikipedia.org/wiki/K...rganiza%C4%B5o

Jes, mi tradukis la nederlandan frazon.
Karitato estas neoficiala vorto, kaj mi evitas la uzon de neoficialaj vortoj.
Laŭ PIV temas pri kristana virto. Mi supozas, ke la angla "charity" ne necese temas pri kristanaj organizaĵoj.
Ankaŭ la franca havas esprimon "bonnes oeuvres" (laŭvorte: bonaj laboroj/verkoj/agoj/...) sed ankaŭ "charité" (kompatemo, bonkoreco)
Skoltoj principe faru ĉiutage "goede daad"...
Kion vi opinias pri "bonaga celo"?
Ĉu "hazarda pasanto" havas ideon?

Mi opinias, ke ĉiuokaze "la" estas forigenda. Donaci ion por bona celo ne ŝajnas malbona ideo. :) Ĉu tiu esprimo estas bona traduko dependas kompreneble de la signifo de la originalo. Eble "bona celo" estas tro vasta, maltro preciza. Kelkaj uzas "bonfara", sed tiu vorto estas same nepreciza, ĉu ne? Krome VI faras bonon, ne la celo.
Subite aperas hazarda pasanto, kiu ne donacas monon, sed almenaŭ proponon:
"Mi preskaŭ ĉiutage donacas favore al bezonuloj."

Elkoran dankon al la hazarda pasanto pro lia propono, kiun mi danke transprenas, tamen kun ioma dubo pri "bezonuloj". Ĉu "bezonantoj"?

Ĉu "bezonantoj"? Bona ideo!

"Karitata organizo" sonas logike al mi, ĉar karitato ofte pli-malpli sinonimas kun "donemo".
Tiaj terminoj aperas en multaj lingvoj (la angla "charitable organization", la franca "association caritative", la hispana "asociación caritativa", ktp) pro tio, ke tiaj organizoj antaŭ mallonge ofte estis kristanaj organizoj.
Sed prave terminoj kiel "help-fondaĵo", "bonfara organizo", ktp estas pli logikaj kaj pli internacie kompreneblaj.

Nu, kara Raizin, mia sola argumento kontraŭ la radiko "karitat", estas, ke ĝi estas neoficiala. En la laborlisto "la-bona-lingvo" ni provas analizi la signifon de neoficialaj vortoj, ni provas trovi "simplan samsignifan vorton", kaj - se ni tute ne sukcesas - ni metas la radikon en la liston "Radikoj oficialigindaj". Pri ĉi ĉio vi povas legi en http://bonalingvo.net/index.php/%C4%88efpa%C4%9Do
Se ni traktus la esprimon "karitata organizo", mi vetas, ke "helpfondaĵo" aŭ "bonfara organizo" estus tre akcepteblaj por la plej multaj listanoj.

Al Raizin:
mi ĵus vidis, ke la adreso, kie oni povas legi la libron "La bona lingvo" de Claude Piron (laŭ kiu nia forumo estas nomita), ĉe http://esperanto.org.uk/eldonoj...ngvo_1997.html
Notu, ke Claude mem ne ĉiam uzis oficialajn vortojn. Mi mem spertis, ke tre malfacilas mallerni neoficialajn vortojn.
Precipe por vidi la oficialecon de radikoj mi bezonas vortaron :-)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3039494
added by GrizaLeono, January 29, 2016
linked by GrizaLeono, January 29, 2016
edited by GrizaLeono, January 30, 2016
linked by danepo, January 30, 2016
edited by GrizaLeono, January 30, 2016