
Ĉu jam estas aŭtuno ĉe vi?

Ne, ankoraŭ ne. Daŭras ĉi tie la varma somero. ☺

Kara Eliana, tio neniel ajn eblas!!! Laŭ mia germana kalendaro nun estas vintro kaj sekvos printempo. Kaj ĉiu scias, ke la germanaj kalendaroj estas la plej precizaj de la mondo. Ĉu vi konsentas aŭ ĉu mi pravas?

Mi konsentas, ke vi malpravas, kara Aleksandro! ☺
En Brazilo la naturo ne sekvas la germanan kalendaron kaj baldaŭ estos aŭtuno ĉi tie.

Jen vi vidas, kien kondukas troigita demokratio; nun jam ĉiu popolo volas mem elekti sian veteron! Tamen pripensu: Someraj Olimpikaj Ludoj en vintro, ĉu tio eblas??? ☺

Jes, tio tute eblas. Olimpikaj Ludoj okazos en Rio de Ĵanejro kaj en Brazilo malvarma vintro estas ofta nur en la ekstrema sudo. Pli precize dirite, nur en la ŝtatoj Suda Rio-Grando kaj Sankta Katarino. Trankviliĝu!! ☺

Ma, anch'io amo l'autunno! http://blog.chuqa.de/wp-content...igp6680_v3.jpg

Bellissimo!! Un'esplosione di colori....giallo, arancione, rosso, marrone, verde scuro...☺
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by ianna, February 3, 2016
linked by ianna, February 3, 2016
linked by al_ex_an_der, February 3, 2016
linked by al_ex_an_der, February 3, 2016
linked by ianna, April 8, 2016