
Kaj Tatoebo estas
la plej interesa,
ĉu ne?

Mi amas Tatoebon... mi ne havas eč vortojn por esprimi mian amon al Tatoebo :-)

Tatoeba certe estas la plej interesa kaj plej utila.
Kara Amastan, ĉu mi sendu al vi adreson de interreta vortaro, en kiu estas ĉiuj necesaj vortoj :-)
(Bedaŭrinde mi ne trovis vortaron Amaziĥa-Esperanto-Amaziĥa. Sed mi elkore deziras al vi, ke baldaŭ aperos tia vortaro en interreto. Kompreneble tio postulas grandegan laboron)
Kara Alexander, ĉu vi sciis, ke la Amaziĥa iĝis oficiala lingvo en Alĝerio? Verŝajne nia amiko Amastan havas grandajn meritojn en tiu sukceso. Ni gratulu lin!
(En la Tatoeba listo de lingvoj oni uzas la vorton "Berbera", sed tiu vorto havas malĝentilan sencon, se mi bone komprenis... kaj memoris)

Kara Grizulo, mi jam ekciis tion. Se ĉu vi sciis, ke mi povas (en Germanio!) vidi televidan programon en la tamaziĥta (laŭ PIV)? Mi ne povas kompreni ion diritan, sed tamen mi ĝojas pri tiu fakto.

Karaj amikoj,
Mi elkore dankas vin :-)
Leono, mi jam faris interreta vortaron de amaziĥa (amaziĥa-franca-hispana-araba) kaj mi promesas al vi ke mi laboros pri vortaro amaziĥa-esperanto!
Lerni Esperanton estas absolute utile, ĉu?
;-)

Dankon, kara Amastan. Mi deziras al vi multan sukceson!
Mi volus scii la adreson de via interreta vortaro.
Kara Alexander, pri amaziĥta/amaziĥa mi private jam diskutis kun Amastan. La fina t ŝajnas esti gramatika finaĵo en tiu lingvo. Esperanto miaopinie ne transprenu ĝin laŭ la 15a regulo.

La adreso de mia interreta vortaro estas:
http://amawal.wikidot.com/dicti...tion-imedyazen
Nia fina "t" estas la marko de la ino.

Dankon. Mi provis trovi kelkajn vortojn nur pro scivolo.
Sukceson, kara!
Iam ankaŭ https://translate.google.com enhavos la tamaziĥan!
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2963754
added by GrizaLeono, February 18, 2016
linked by GrizaLeono, February 18, 2016