
En la julio --> En julio [?]

Mi kredas, ke ĉi tie la monato estas difinita (pro la sekvanta tempindiko "de la jaro 1969").

Ĉu "En julio de la jaro 1969" estus erara?

Julio majuskle pro tio, ĉar estas propra nomo.

Dum (ankoraŭ) ne regas ĝenerala konsento pri tio, mankas bazo por nomi ion erara
kaj supozeble ni devas kaj povas elteni la ekziston de malsamaj opinioj.
Laŭ unu opinio la monatonomoj estas propraj nomoj,
sed la nomoj de la tagoj de la semajno estas komunaj.
Laŭ dua opinio ambaŭ estas komunaj nomoj.
Tiu dua opinio konvinkas min, ĉar evidente monato ne estas unikaĵo
(mi travivis jam multajn juliojn) kaj fari en tiu demando diferencon
inter monatoj kaj semajnotagoj ŝajnas al mi kontraŭlogike.
La Reta Vortaro enhavas tiun rimarkon: "Kvankam la monatnomoj en la Fundamento estas majusklaj, nuntempe ili estas ofte uzataj minuskle analoge al la semajnotagoj. Fakte la monatoj ne estas unikaj individuoj, kiel personoj aŭ geografiaj objektoj kaj la minuskligo helpas distingi ilin de la personaj nomoj Julio kaj Aŭgusto."
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3958611
added by al_ex_an_der, February 25, 2016
edited by al_ex_an_der, February 25, 2016
edited by al_ex_an_der, February 25, 2016