
Is "kaserolo" een braadpan? Ik zou "pato" zeggen.

Al Paŭl:
En la traduka vortaro EO-NK-EO De Smedt tradukas "braadpan" per kaserolo, rostilo.
Al Danepo:
Almenaŭ ĉi tie ni ne diras "fritpoto aŭ fritujo" por "braadpan".
Ĉu necesas kaserolo, fritujo, rostilo, stufujo, brezujo, kaldrono, kaserolo, marmito, pato, poto, stufujo, sufleujo, uako, vadjango, kuirvazo, fritpoto aŭ fritujo, ... mi simple ne scias. Mi kutime uzas simplan kuirpoton por prepari nian manĝaĵon kaj esceptokaze mi uzas paton por baki patkukojn aŭ omleton. :-)
Ŝajnas, ke la rilatumo inter diametro kaj alto, kaj la ilo por teni la poton helpas difini, pri kio temas.
Cetere, mi ne scias en mia propra lingvo tiujn vortojn, nek la kuiradajn terminojn (kuiri, rosti, stufi, ...), sed mia kara edzino ŝatas la manĝaĵojn, kiujn mi preparas por ŝi.

Hmmm. Mi pensiis, ke estas neniu dubo pri tio. "Kaserolo" estas profunda, uzata ekzemple por kuiri supon. En la nederlanda "kookpot". "Pato" estas malprofunda kun longa tenilo, uzata ekzemple por fari patkukojn. En la nederlanda "braadpan".
Ambaŭ frazoj ĝustas, sed ni ne ligu la "braadpan"-frazon al la "kaserolo"-frazo, ĉar tio laŭ mi estas erara. Demandu vian edzinon, ĉu ŝi iam farus patkukojn en kaserolo ;-)

Mi simple ne scias, kiun vorton mi uzu.
Mi ja scias, kio estas pato, "koekenpan", ĉar mi ofte bakis patkukojn.
Mi jam preskaŭ kvindek jarojn ne plu manĝas viandon. Mi ofte vidis, ke oni kelkfoje metis viandopecojn en poton, kiun oni povis kovri. Post ekrosto ("aanbraden") - por kio oni bezonis buteron - oni kovris la poton kaj daŭre varmigis ĝin. Por tiu kuirmaniero sendube ekzistas vorto, sed mi ne scias ĝin, nek en la nederlanda, nek en Esperanto.
Tiun bildon mi havis hieraŭ tradukante la frazon (la antaŭaj nederlandaj frazoj ankaŭ temis pri kuirado. Mi supozas, ke la aŭtoro kopiis recepton el kuirlibro :-)

Mi intertempe eksciis, ke en kelkaj partoj de Nederlando oni uzas "braadpan" ankaŭ por "kookpot". Do ni povas lasi la tradukon!

Interesajn komentojn! :-)
Ĉu praatpan estas Bratpfanne?
https://www.google.de/search?q=...RwBCwQ_AUIBigB

Kara Manfredo,
"praten" = paroli
"braden" = rosti
Mi supozas, ke temas pri tajperaro. Braadpan verŝajne = Bratpfanne.

En http://vortaro.net/#kaserolo estas ekzemplo:"la raguo boletis en la kaserolo". Nu, la viandon por la raguo oni povas unue ekrosti (nederlande "aanbraden") por ke ĝia gusto estu pli forta.
Mi ekhavas la impreson, ke ekzistas tro da vortoj por tre similaj iloj: la kato ne plu scias, en kiun ujon serĉi :-)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3591426
added by GrizaLeono, March 2, 2016
linked by GrizaLeono, March 2, 2016
linked by PaulP, March 3, 2016
unlinked by PaulP, May 19, 2020