
> scii, kiu ("pri" estas tro)

Laŭ mi pli klaras mia frazo.

Bona estas la frazo kun
scii, kiu
aŭ
scii pri tio, kiu

Scii estas tr. vebo. Kaj male mi dirus
- scii ion
- aŭ scii pri iu, kiu
Bv. atente pristudi la 4 PIVajn signifojn: ili ĉiuj koncernas ion aŭ aĵon.
Alidirite oni ne povas diri "scii iun". Parolante pri homoj ni devas diri scii pri iu.

Mi pensas, ke vi iom miskomprenas, Joko. Ne temas pri "scii iun". Temas pri "scii, kiu tion faris". La tuta "kiu tion faris" estas objekto de scii.
Kelkaj ekzemploj el la literaturo:
-Mi volus nur scii, kiu el ni iros plej malproksimen.
-Mi deziras scii, kiuj novaĵoj estis dum la lastaj tagoj.
-Mi ŝatus scii, kiu skribaĉis tiel mizerajn rolojn.

Startante de la fakto ke la transitiva verbo "scii" oni devas jene uzi
- scii ion
- aŭ scii pri iu, kiu...
Mi preferas la esprimon: scii pri kiu...
Mia esprimo ne estas gramatike erara, kaj eĉ estas pli klara.... miaopinie.
Vi tamen rajtas vin esprimi alimaniere... estas nur stilafero.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3434918
added by JoKo, March 12, 2016
linked by JoKo, March 12, 2016