
Ŝi ŝatas ankaŭ librojn. (?)

Ĉu - laŭ la angla:
1. Ankaŭ ŝi ŝatas librojn... ne nur li
2. Ŝi ankaŭ ŝatas librojn... ŝi ne nur havas ilin sur sia breto
aŭ
3. Ŝi ŝatas ankaŭ librojn... ne nur katojn kaj hundojn.
?
Tion mi ne scias. Ŝajnas al mi, ke la angloparolantoj mem ne scias tion :-)
Eĉ la nederlanda (pli taŭga ol la angla, se temas pri precizeco) ne kapablas ĝuste esprimi la diferencojn, ĉar "Zij ook houdt (kun fina T!) van boeken" estas nebona lingvaĵo.
Supozeble germana frazo, kia "Sie auch liebt Bücher" ne esprimas la 2-an sencon... kaj estas lingve malbona.
Vivu Esperanto!
Mi do tute konsentas pri via demandsigno :-)

"Sie auch liebt Bücher." --- Tion germanoj diras nur, se ili volas imiti eksterlandanojn.
Eblas diri: "Sie liebt auch Bücher" ; "Auch sie liebt Bücher" ; "Bücher liebt sie auch." ; "Auch Bücher liebt sie." ; "Auch liebt sie Bücher." (Mi petas ne demandi, kiam oni diras kion. Necesas multe da tempo por klarigi tion.)

2. Ŝi ankaŭ ŝatas librojn.
Ĝuste tiu frazo estas la malplej ĉiutaga. Ŝi ne nur havas librojn, sed ankaŭ ŝatas ilin. Ĉu tian frazon oni diras pli ol unu fojon en jarcento? ;-)
Pri la anglaj frazoj: Mi konfesas, ke ankaŭ mi ne estas certa pri iliaj signifoj. :(

Dankon pro la klarigoj.
Proksimume same en la nederlanda.
Sen komento! Laŭ Claude Piron lingvo estas diktatoreca. Estas tiel, ĉar estas tiel. Punkto. :-)

> Ĉu tian frazon oni diras pli ol unu fojon en jarcento? ;-)
Eĉ ene de unu tago ni jam diris tion dufoje :-)
Do pli ol 70000 fojojn en jarcento... se oni rajtas ekstepoli.
Ne, eksterpoli oni prefere ne faru pli ol unu fojon en jarcento!
Cetere "poli" estas neoficiala! :-)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #4722802
added by GrizaLeono, March 17, 2016
linked by GrizaLeono, March 17, 2016
linked by Airvian, March 17, 2016
linked by Airvian, March 17, 2016
linked by Airvian, March 17, 2016
linked by Metsis, December 20, 2021