
dekdu → dek du

Dankon!

La frazo sonas strange. Mi pensas, ke
Naskiĝtaga kuko kun dek du kandeloj sur ĝi.
Krome mi eĉ dubas pri ĉi tiu varianto, ĉar ja ne estas kompleta frazo. Eble eĉ devus esti "sur si". Sed ĉi-foje mi ne 100%e certas.

Vi pravas: tio ne estas frazo, ĉar mankas verbo. Mi simple tradukis la francan frazon.
Pri la demando "ĝi aŭ si"... mi ne scias. Ĉar la esprimo ne estas frazo, ankaŭ ne estas subjekto.
Se ĝi estus vera frazo, ekzemple: "Tio estas kuko...", mi konsentus pri "si".
Ĉu vi deziras, ke mi ŝanĝu?

Saluton Tlustulimu, parte vi pravas, parte mi malkonsentas.
Frazo tio fakte ne estas. Sed krom tio mi ne vidas eraron aŭ strangaĵon. Ĉu vi preferas: "dek du kandeloj sur ĝi" aŭ "sur ĝi dek du kandeloj" vi povas decidi tute libere laŭ via plaĉo, same kiel la Griza Leono liberas en tio. Feliĉe Esperanto ebligas al ni tiom da libereco.
Saluton, Griza Leono, fakte al mi volis rekomendi kompletigon je frazo, sed vidante ke tio kreus malkongruon kun la aliaj ekzemploj... jen bela dilemo.

@ al_ex_an_der
Mi ŝanĝis la esprimon en frazon, samtempe evitante la demandon pri ĝi/si.
Se alilingvanoj havas rimarkon pri malkongruecon, ili havas la liberon diri, eĉ skribi tion. Evidente mi respondos nur en la nederlanda aŭ en Esperanto, ĉar estus maljuste devigi min defendi min en lingvo, kiu estas fremda al mi, dum ĝi estas la propra lingvo de la atakanto. :)
(Hm... ne tiel ridindas!)

Sur la naskiĝtaga kuko estas dek du kandeloj. Jen brila solvo, des pli brila se mi imagas la kandelojn brulantaj, kaj do brilantaj :))))

Eĉ brula solvo :)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #417454
added by GrizaLeono, September 6, 2010
linked by GrizaLeono, September 6, 2010
edited by GrizaLeono, November 28, 2011
edited by GrizaLeono, November 29, 2011
edited by GrizaLeono, November 29, 2011
linked by al_ex_an_der, November 29, 2011
linked by martinod, January 9, 2012