
Pardonu, ke ankaŭ mi aldonas mian opinieton ☺
En tiu frazo la vorton "estas" oni povas rigardi superflua. Jen (jam) enhavas ĝian signifon.

Al Alexander:
mi kutimis skribi "jen" anstataŭ "jen estas", ĝis iu asertis, ke mi eraras. Mi esploris tekstaron, kaj trovis, ke la plimulto skribas "Jen estas", se temas pri la verbo "esti". Poste mi tamen denove uzis la koncizan formon, kiun vi proponas.
Al Soweli_Elepanto:
mi emas pravigi vin, ĉar temas pri difinita hundo. Mi aldonis la artikolon.
Al Danepo:
Dankon pro via referenco. Ofte mi ellasas "la" en tiaj kazoj. Fakte Bertilo ne diras, ke oni "rajtas" ellasi "la", sed konstatas, ke oni ofte ellasas ĝin.
Al ĉiuj:
Oni skribu tion, kio necesas por esti unusence kaj facile komprenata. Memoru la uzon de vortoj, kiaj "vesto/vestaĵo".
Mi ne scias, ĉu tio estas eksplicita regulo. Miascie ĝi ne troviĝas inter la dekseso de la fundamenta gramatiko, sed ĝi iel evidentas el la ekzercaro, literaturaj ekzemploj, k.t.p.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #11210
added by GrizaLeono, September 6, 2010
linked by GrizaLeono, September 6, 2010
linked by Kostia, September 10, 2010
linked by danepo, November 16, 2010
linked by danepo, August 26, 2012
linked by danepo, August 26, 2012
edited by GrizaLeono, August 26, 2012
linked by marcelostockle, April 6, 2013
linked by Dejo, January 29, 2014
linked by Selena777, June 2, 2014
linked by Selena777, June 2, 2014
linked by PaulP, December 3, 2015
linked by PaulP, December 19, 2015
linked by PaulP, December 19, 2015
linked by mraz, April 17, 2021
unlinked by PaulP, March 26, 2025