
Kia stranga kaj malica frazo. Tro malica! ĉar naiva knabo ne povas preferi 'virinojn aŭ vinon'.
Kiam li estu junulo... certe preferos 'virinetojn', kaj poste, jam adolto ...'adulti'... krom drinki ..., ĉu ne?

Jes, vi pravas. La enhavo de la frazo estas stranga. Mi simple tradukis la nederlandan frazon.
Mi ŝanĝos la vorton.

Kun "vinojn" la frazo pli bone glitas en la orelojn. :)

... sed "vino" pli bone glitas en la buŝon.

Supozeble.

Se unu vino bone glitas en la buŝon, supzeble ankaŭ dua, eĉ pliaj.
(Vino, precipe ruĝa, tuj kaŭzas migrenon al mi. Mi do ne estas spertulo pri vino aŭ vinoj)
Dankon. Kvankam mi trinkas eĉ ne unu vinon, mi ŝanĝis al vinoj :-)

Por konsoli vin, mi diras, ke ankaŭ mi ne estas vinspertulo
Blankan vinon mi ne ŝatas kaj ruĝa vino bluigas kaj diserigas la haŭton de miaj lipoj
(eble ĝi ne ŝatas min).
Tial mi preferas miksi sukon kaj mineralan akvon (kun gaso).
La rezulto glitas bone en la buŝon kaj tra la gorĝo, ĝin agrable tiklante.
Pli precize: Mi ĝin glutas, ĝi glitas. La glutaĵo glate glitas en la glutilon de la glutanto. :)

:-)
Mi preferas "kombuĉon", kiun mi mem preparas. Fakte la veran laboron faras gistoj kaj bakterioj, la rezulton englutas mi... almenaŭ du semajnojn poste.

Mi tamen preferas "vinon": "vinojn" pensigas pri vingustanto, kiu distingas inter vinoj, dum "vinon" pensigas pri drinkanto, kiu nur englutas glason post glaso de la sama vino.

Jes, kara Martinod. Sed ne necesas, eĉ ne eblas ĝui ĉiujn en la sama horo...
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #5025502
added by GrizaLeono, April 4, 2016
linked by GrizaLeono, April 4, 2016
edited by PaulP, April 4, 2016
linked by PaulP, April 4, 2016
edited by GrizaLeono, April 5, 2016
edited by GrizaLeono, April 6, 2016