
japanaj usonanoj -> usonaj japanoj [?]

> japanidaj/japandevenaj usonanoj

Skribante tiun frazon, mi emis skribi "japandevenaj usonanoj".
Ili posedis la usonan naciecon, do "usonanoj", kaj venis el Japanujo".
Ĉu mi ŝanĝu al "japandevenaj usonanoj"?

Mi tamen opinias, ke japano, loĝanta en Usono, estas usona japano, sed ne japan(deven)a usonano.
Tiuj homoj ja estis malliberigitaj, ĉar ili estis japanoj, sed ne ĉar ili estis usonanoj, ĉu?
https://tatoeba.org/rus/sentences/show/5046341

Mi ja iam legis pri tiu afero, sed mi ne plu memoras la detalojn.
Mi eble provu retrovi la tekston. Eble ili ja estis usonaj civitanoj, kiuj originis el Japanujo.
Ha! Mi ekmemoras, ke mi iam Esperantigis la subtekstojn de filmeto, eble ĉe Amara, eble ĉe TED. Mi provu retrovi ilin... Sed nun mia lito atendas min.

Temas precize pri "japandevenuloj en Usono".*
Do japandevenaj usonaj civitanoj
plus
civitanoj de Japanio vivantaj en Usono (kiuj ja ankau estas japandevenaj).
*(Angle oficiale: "persons of Japanese anchestry", neoficiale "Japanese Americans")
http://picturethis.museumca.org....9e_edit_0.jpg
https://de.wikipedia.org/wiki/I...ger_Amerikaner
https://en.wikipedia.org/wiki/I...nese_Americans

Vidu https://en.wikipedia.org/wiki/I...nese_Americans
The internment of Japanese Americans in the United States was the forced relocation and incarceration during World War II of between 110,000 and 120,000[2] people of Japanese ancestry who lived on the Pacific coast in camps in the interior of the country. Sixty-two percent of the internees were United States citizens.[3][4] President Franklin D. Roosevelt ordered the incarceration shortly after Imperial Japan's attack on Pearl Harbor.[5]
62% estis usonaj civitanoj.... Do la afero estas iom malsimpla.
Ĉu ni povas konsenti, ke 62% estas "multaj" japanaj usonanoj?

Por ne heziti, en mia rusa traduko mi elektis kompromisan varianton: "multaj japanoj, loĝantaj en Usono". Kion vi opinias pri ĝi?

La angla frazo ĉiam parolas pri japan-usonanoj, ĉu ne?
Ĉu japano, kiu transloĝiĝas en Usonon kaj tie akiras la usonan civitanecon, estas usonano? Tio ŝajnas al mi internacijura demando, pri kiu mi tute ne kompetentas.
Mi ankoraŭ ne retrovis la filmon, sed mi memoras, ke temas pri filo, kiu infanaĝe estis en usona koncentrejo, li priskribis la vivon tie. Li pridemandis sian patron pri la afero. Tiu (se mi bone memoras) asertis, ke li estas usona civitano, kaj, kvankam li multe suferis, perdis sian domon kaj monon, ne sukcesis post liberiĝo trovi loĝejon, ĉar ordinaraj usonanoj konsideris lin perfidulo, ktp., tamen ne malamas Usonon, ĉar ĝi estas lia lando.
Mi plu serĉos la filmon.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #4552744
added by GrizaLeono, April 6, 2016
linked by GrizaLeono, April 6, 2016